Mica (Dej)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Mica |
Mica [mika] (hungare Mikeháza) estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en Rumanio oriente de Dej. Ĝi situas proksime de la kunfluejo de la riveroj Someșul Mare kaj Someșul Mic.
Mica | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Cluj | |
Alinome | Mikeháza (hungare) | |
Iama hungara departemento | Szolnok-Doboka | |
Situo | 47° 9′ N, 23° 56′ O (mapo)47.14805555555623.926111111111Koordinatoj: 47° 9′ N, 23° 56′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 233 m | |
Poŝtkodo | 407395 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3.877 (en 2009) | |
– vilaĝo | 684 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 55179 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi nombris 565 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 827 (rumanoj).
Historio
redaktiĜia unua skriba mencio estis en 1330. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka). Administre Mica iam apartenis al Dej; nun ĝi estas komunumo, al kiu apartenas Dâmbu Mare, Mănăstirea, Nireș, Sânmărghita, Valea Cireșoii kaj Valea Luncii. Mica neniel estas la plej granda el la sep vilaĝoj, Nireș kaj Sânmărghita estas konsiderinde pli loĝataj, sed Mica estas rekte atingebla de ĉiuj tri valoj sur sia teritorio.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
redakti- Interaga mapo de distrikto Cluj
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
Ortodoksa preĝejo en Mica