VAJK Raoul (naskiĝis la 19-an de decembro 1896 en Vajdahunyad, mortis la 4-an de oktobro 1980 Uniontown, (Pennsylvania, Usono)) estis hungara geofizikisto.

Raoul VAJK
Persona informo
NomoRaoul VAJK
Dato de naskiĝo19-a de decembro 1896 [#]
NaskiĝlokoHunedoara [+]
Dato de morto4-a de oktobro 1980 [#]
MortolokoUniontown [+]
Aĝo je morto83
Okupoj kaj profesioj
Okupofizikisto [#]
Geografio
ŜtatoHungario [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Raoul Vajk studis juron, poste li havigis diplomon de inĝeniero pri mekaniko en Budapeŝto. Li doktoriĝis pri kosmogonio en Universitato Pázmány Péter. En 1928 li vojaĝis Usonon. Li bazis sian fakfamon en 1929 per sia oleesplora programo en Texas. En 1932 li revenis Hungarujon, kie li iĝis ĉefgeofizikisto ĉe la hungara filio de Standard Oil. En 1946 li elmigris Usonon kaj laboris kiel konsilanto ĉe Standard Oil ĝis sia pensiuliĝo en 1961. Sekve li priokupiĝis oceanografion kiel kunlaboranto de Lamount Geological Observatory, poste kiel geofizika konsilanto. Ekde 1968 li estis profesoro pri oceanografio ĝis 1974 de la California State University.

Ĉefaj verkoj redakti

  • A regionális gradiens problémája (Bp., 1932);
  • Regionális gradiens meghatározása és… (Bp., 1932);
  • Adatok a Dunántúlhoz a geofizikai mérések alapján (Karcag, 1943).

Premioj, distingoj redakti

Fontoj redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]