Brad
urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Brád)
Brad (hungare Brád, germane Tannendorf kaj Tannenhof) estas urbo en Rumanio en la valo de la rivero Crișul Alb norde de Deva (Rumanio). Administre apartenas al ĝi Mesteacăn, Potingani, Ruda-Brad, Țărățel kaj Valea Bradului.
Brad | ||
---|---|---|
Urbo | ||
municipo de Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Hunedoara | |
Alinome | Brád (hungare), Tannendorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 46° 7′ N, 22° 47′ O (mapo)46.12416666666722.787222222222Koordinatoj: 46° 7′ N, 22° 47′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 277 m | |
Poŝtkodo | 335200 | |
Loĝantaro | 14,495 (en 2011; 15.950 en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87291 | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 4272 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 16 180 (rumanoj, 2 % da hungaroj).
Historio
redaktiĜi estas la centro de orminado. En la 19-a jarcento ĝi havis gimnazion en la rumana lingvo. Ĝia unua mencio skriba estas el 1585. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personoj
redakti- István Eliezer Barzilay (familinomo: Kugel (21-a de julio 1906 – Tel-Avivo, 23-a de julio 1981): ĵurnalisto, rakontisto, poeto.
- Sándor Csóka (1841 – Szeged, 1-a de majo 1905): aktoro, teatrodirektoro.
- Mihály Gündisch: kuracisto
- László Pataky (24-a de decembro 1857 – Alvinc, 4-a de marto 1912): pentristo.
- Ilona Prada Jánky (n. 20-a de marto 1933): pianistino, docentino.
- Lajos Seres-Sturm (n. 21-a de aŭgusto 1931): kuracisto, universitata profesoro.
- Sándor Söpkéz (20-a de septembro 1866 – Budapest, 24-a de oktobro 1938): inĝeniero pri mekaniko, teknikuniversitata profesoro.
- Tibor Weszely (n. 16-a de januaro 1936): matematikhistoriisto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
La urba blazono