CSÓKA Sándor [ĉo'ka ŝAndor] estis hungara aktoro, teatrestro naskita en Brad en 1841 kaj mortinta en Szeged la 1-an de majo 1905. Lia edzino estis Júlia Almássy.

Sándor Csóka
Persona informo
Naskonomo Csóka Sándor
Naskiĝo 1-an de januaro 1841 (1841-01-01)
en Brad
Morto 1-an de majo 1905 (1905-05-01) (64-jaraĝa)
en Szeged
Familio
Edz(in)o Júlia Almássy
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Kariero redakti

Sándor Csóka debutis kiel aktoro en 1869 en teatra trupo de Mihály Szegedi (teatrestro). Post 2 jaroj li estis teatrestro, li prezentis spektaklojn en multe da urboj. Li ludis amor- kaj karakterrolojn. Li faris sukcesajn spektaklojn kaj sezonojn kun bonegaj aktoroj. Li estis populara kaj favorita teatrodirektoro. Li edziĝis dufoje.

Apartenis al trupo de Csóka ekzemple Marietta Erdélyi, Károly Ferenczy (aktoro), Vilmos Földessy, László Gonda, Antónia Hetényi, Lujza Kállay, Gyula Molnár (aktoro), Dezső Nagy (teatrestro), János Németh (operkantisto), Rózsa Szilassy, Adolf Tollagi, Gyula Vedress kaj György Verő.

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon
  • [1]