Brad
publikigita versio estis patrolita je 8 mar. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 8 mar. 2023.
Brad (hungare: Brád, germane: Tannendorf) estas urbo en Rumanio en la valo de la rivero Crișul Alb norde de Deva (Rumanio). Administre apartenas al ĝi Mesteacăn, Potingani, Ruda-Brad, Țărățel kaj Valea Bradului.
Brad | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Hunedoara | |
Alinome | Brád (hungare), Tannendorf (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 46° 7′ N, 22° 47′ O (mapo)46.12416666666722.787222222222Koordinatoj: 46° 7′ N, 22° 47′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 277 m | |
Poŝtkodo | 335200 | |
Loĝantaro | 14,495 (en 2011; 15.950 en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87291 | |
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 4272 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 16 180 (rumanoj, 2 % da hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝi estas la centro de orminado. En la 19-a jarcento ĝi havis gimnazion en la rumana lingvo. Ĝia unua mencio skriba estas el 1585. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad).
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Gravaj personojRedakti
- István Eliezer Barzilay (familinomo: Kugel (21-a de julio 1906 – Tel-Avivo, 23-a de julio 1981): ĵurnalisto, rakontisto, poeto.
- Sándor Csóka (1841 – Szeged, 1-a de majo 1905): aktoro, teatrodirektoro.
- Mihály Gündisch: kuracisto
- László Pataky (24-a de decembro 1857 – Alvinc, 4-a de marto 1912): pentristo.
- Ilona Prada Jánky (n. 20-a de marto 1933): pianistino, docentino.
- Lajos Seres-Sturm (n. 21-a de aŭgusto 1931): kuracisto, universitata profesoro.
- Sándor Söpkéz (20-a de septembro 1866 – Budapest, 24-a de oktobro 1938): inĝeniero pri mekaniko, teknikuniversitata profesoro.
- Tibor Weszely (n. 16-a de januaro 1936): matematikhistoriisto.