Călan

urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Pusztakalán)

Călan [kəlan] (hungare Pusztakalán [pustakalan], germane Klandorf, sed ankaŭ Kalan, Deutsch-Kalan, Krischen kaj Oed-Klandorf[1]) estas urbo en Rumanio oriente de Hunedoara (urbo), ĉe rivero Strei. Ĝi estas grava industria urbo. Administre apartenas al ĝi Batiz, Călanu Mic, Grid, Nădăștia de Jos, Nădăștia de Sus, Ohaba Streiului, Sâncrai, Sântămăria de Piatră, Strei, Strei-Săcel, Streisângeorgiu, Valea Sângeorgiului.

Călan
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Hunedoara
Alinome Pusztakalán (hungare), Klandorf (germane)
Iama hungara departemento Hunyad
Situo 45° 44′ N, 23° 1′ O (mapo)45.73972222222223.011111111111Koordinatoj: 45° 44′ N, 23° 1′ O (mapo)
Călan (Rumanio)
Călan (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 230 m
Poŝtkodo 335300
Loĝantaro 11 279 (en 2011; 13 030 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 87424
vdr

En la romia epoko la loko estis nomata Aquae (akvoj) pro siaj termaj fontoj.

Loĝantaro

redakti

En 1910 ĝi havis 1 024 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 10 849 (rumanoj, 7 % da hungaroj).

Historio

redakti

Ĝia unua skriba mencio estas el 1387. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga regno Aŭstrio-Hungario kaj estis parto de la departemento Hunyad vármegye. Ĝia industria evoluo komenciĝis post la Dua mondmilito.

Renomaj personoj

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti