Hațeg
publikigita versio estis patrolita je 27 feb. 2015. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 27 feb. 2015.
Hațeg [haceg] (hungare: Hátszeg [hatseg], germane: Hatzeg) estas urbo en Rumanio en la meza parto de la baseno Hațeg laŭ la rivero Strei sude de Hunedoara. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Nălațvad, Silvașu de Jos kaj Silvașu de Sus.
Hațeg | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Hunedoara | |
Alinome | Hátszeg (hungare), Hatzeg, Hötzing (germane) | |
Iama hungara departemento | Hunyad | |
Situo | 45° 36′ N, 22° 57′ O (mapo)45.607522.95Koordinatoj: 45° 36′ N, 22° 57′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 316 m | |
Poŝtkodo | 335500 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 9.685 (en 2011) | |
– vilaĝo | 8,644 (en 2011; 9.710 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 87576 | |
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi havis 3 124 loĝantojn (hungaroj, rumanoj, germanoj); en 1992 10 393 (rumanoj, 4 % da hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝia unua skriba mencio estas el 1276, de 1300 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Hunyad).
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Renomaj personojRedakti
- Ferenc Borbély (11-a de julio 1900 – Zuriko, Svislando, 2-a de aŭgusto 1974): kuracisto, toksikologo, universitata profesoro.
- Vilmos Cseke (5-a de majo 1915 – Cluj-Napoca, 10-a de marto 1983): matematikisto, universitata profesoro.
- Ákos Csulak F. (n. 27-a de oktobro 1929): inĝeniero, universitata profesoro.
- Ernő Hátszegi: ĵurnalisto
- Erika Moldován Ezeresy (10-a de aprilo 1956): tekstilistino
- Dezső Maros (30-a de septembro 1920 – Kluĵo , 6-a de decembro 2011): inĝeniero pri mekaniko, universitata profesoro.
- Tibor Maros (9-a de novembro 1923 – Debreceno, 25-a de marto 2002): kuracisto, primedicina verkisto.