HÁTSZEGI Ernő (ha:tsegi), familinomo Zuckermandel estis rumanihungara ĵurnalisto naskita en Hátszeg la 25-an de marto 1904 kaj mortinta en Aŭŝvico en 1944.

Kariero

redakti

Hátszegi de 1922 ĝis 1926 estis kunlaboranto de la ekonomika gazeto Consum de Kluĵo. Li finis en Parizo ĵurnalistan akademion kaj komercan kurson. De 1928 ĝis septembro 1940 li estis redaktoro eksterpolitika de la oficiala rumana presagentejo RADOR kaj raportisto en Bukareŝto de la gazeto Új Kelet.

Tradukaĵvolumo

redakti
  • Endre Ady: Poésies, kun Emil Carasso, Eldonejo Aujourd'hui (Parizo, 1926).

Poemvolumo

redakti
  • Olvastam a csillagokban, poemoj, (Kv. 1927).

Fontoj

redakti