San Juan de Pasto

San Juan de Pasto, pli mallonge Pasto estas urbego, universitata urbo (ekde 1964) kaj diocezo en okcidenta Kolombio, en departemento Nariño, kie ĝi estas ties ĉefurbo. Ĝi estas administra, kultura, trafika kaj religia centro de la regiono ekde la koloniaj tempoj.

San Juan de Pasto
San Juan de Pasto de noche.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 520001–520099 [+]
Retpaĝaro www.pasto.gov.co [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 1° 13′ N, 77° 16′ U (mapo)1.21-77.274722222222Koordinatoj: 1° 13′ N, 77° 16′ U (mapo) [+]
Alto 2 527 m [+]
Areo 1181 km² ( 118 100 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Situo de San Juan de Pasto
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Pasto [+]
Information icon.svg
vdr
Larĝa panoramo de Pasto

Bazaj informojRedakti

 
Mapo pri Kolombio, kie vi trovas Pasto-n okcidente

GeografioRedakti

San Juan de Pasto etendiĝas en fekunda altebenaĵo ĉe bazo de la vulkano Galeras (ofte funkcianta, 4276 metrojn alta). Santiago de Cali troviĝas 261, Ibagué 425, Pereira 437, Bogoto 518, Villavicencio 521, Bucaramanga 803, Cúcuta 911, Kartageno (Kolombio) 1040, Soledad (Atlantiko) 1114, Barranquilla 1119, Santa Marta 1167 km.

HistorioRedakti

Pasto estis fondita en 1539 fare de hispana leŭtenanto, sed poste alia hispano movis la vilaĝon al la nuna loko. Pasto evoluis por komerca, agrikultura kaj oro-mineja centroj de la regiono.

TrafikoRedakti

Pasto situas laŭ la Ŝoseo Tut-Amerika. La urbego estas pordo al Ekvatoro.

KlimatoRedakti

 
Placo kun vulkano en Pasto
 
Placo en Pasto

En Pasto la averaĝa temperaturo varias en la plena jaro inter 9-17 °C. Jare pluvas po 780 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.

ĜemelurbojRedakti

FontojRedakti