Sankta-Marta

(Alidirektita el Santa Marta)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Marta

Sankta-Marta, kies oficiala nomo estas Turisma, Kultura kaj Historia Distrikto de Sankta-Marta (mallongige: Sankta-Marta D.T.K.H.), estas kolombia urbo, ĉefurbo de la departemento de la Magdaleno. Ĝi estis fondita je la 29-a de julio 1525 de la hispana konkeristo Rodrigo de Bastidas. Sanktamarto estas la plej antikva ekzistanta urbo de Kolombio kaj Sudameriko.

Sankta-Marta
hispane Santa Marta
urbo
Fotokunmetaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Santa Marta
Deveno de nomo: La nomo venas de Virgulino de Sankta-Marta (hispane Virgen de Santa Marta)
Moto: La Magio de Enhavi Ĉion (his. La Magia de Tenerlo Todo)
Kromnomo: La Perlo de Ameriko
Lando Kolombio Kolombio
Departemento Magdaleno
Regiono Kariba Regiono
Distrikto Distrikto Turisma Kultura kaj Historia
Komunumo 9
Historia regiono La Granda Magdaleno
Montaro Neĝmontaro de Sanktamarto
Konataj lokoj La Katedralo de Sanktamarto, Quinta de San Pedro Alejandrino, Tajrona Parko
Konstruaĵoj Stadiono "Eduardo Santos", Bibliotekejo de la Respublika Banko, Muzeo de la Oro, Statuo de Pibe Valderrama, Lernejo Liceo Celedono, Rajda Statuo de "Simono Bolivaro", Universitato de la Magdaleno, Statuo de Rodrigo de Bastidas, Altaĵo de Zirumo
Rivero Rivero de Manzanaro
Situo Sanktamarto
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 11° 14′ 0″ N 74° 12′ 0″ U / 11.23333 °N, 74.20000 °U / 11.23333; -74.20000 (mapo)
Areo 55,10 km² (5 510 ha)
Loĝantaro 414,387 (2005)
Denseco 186,63 loĝ./km²
Fondita 29 de julio de 1525
Estro Carlos Eduardo Caicedo Omar (liberala)
Horzono UTC (UTC-5)
Telefona antaŭkodo 5
Situo enkadre de Kolombio
Situo enkadre de Kolombio
Situo enkadre de Kolombio
Situo de Sanktamarto en la Departemento de Magdaleno
Situo de Sanktamarto en la Departemento de Magdaleno
Situo de Sanktamarto en la Departemento de Magdaleno
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Santa Marta
Retpaĝo: http://www.santamarta-magdalena.gov.co
Portalo pri Kolombio

La urbo troviĝas en la nordokcidenta parto de Kolombio. Ĉi tiu urbo situas ĉe la golfeto de sama nomo, Sanktamarto estas unu el la ĉefaj turismaj celoj de la kolombia Karibo. Ĝia situo inter la Sierra Nevada de Santa Marta (Neĝmontaro de Sankta-Marta) kaj la Kariba Maro faras ĝin alloga pro la bunteco de faŭno kaj flaŭro en la zono, aldone la urbo posedas vidindajn kulturajn kaj historiajn lokojn. Menciindas la fakto ke, je la 17-a de decembro 1830, la Liberiganto Simón Bolívar forpasis en la tiama bieno Caña de Azúcar (Sukerkano), nuntempe nomata Quinta de San Pedro Alejandrino (Vilao de Sankta Petro Aleĥandrino), kiu tiam troviĝis ekstere de la urbo. Tial, la Kolombia Konstitucio en la jaro 1991 donis al Sanktamarto la distingon de Turisma, Kultura kaj Historia Distrikto.

Ĝia areo estas tre loĝata kaj la plej granda komercaktiveco staras en la tradicia centrozono, proksime de la bazarplaco. La plano de la urbo enkadras inter la Carrera Primera (Unua stratokuro), la Calle 22 (22-a strato) kaj la Avenida del Ferrocarril (Fervoja Avenuo), ĉirkaŭas la historian centron kaj la komercan areon de la urbo.

La simboloj de la urbo de Sanktamarto estas la dukolora flago (kunmetita el blanka kaj ĉielblua koloroj), kaj ankaŭ la ĉielbluranda blazono (inter la supra ĝis la malsupra parto troviĝas tri bildoj: La Virgulino Maria, turego kaj malgranda boato kun kvar remiloj.

Simboloj redakti

Flago redakti

La sanktamarta flago estas dukolora: blanka kaj blua; la blanka koloro signifas la pacon, ĉiuj unuiĝintaj senrankore en la tero. La blua koloro estas la ĉielo, estas la maro, estas la magia horizonto kaj arĝentokoloraj montoj.

Blazonŝildo redakti

La urbo ne certis bone pri sia armea blazonŝildo, grandparte pro internaj militoj, tertremoj, incendioj, piratado kaj krome perfortaj agadoj ke la urbo eltenis dum la hispana konkerado kaj eĉ la kolonio.

Kolonia Blazonŝildo redakti

Respublika Blazonŝildo redakti

Blazonaĵo

 
 Indikante per armiloj kaj emblemo de sia nova digneco, La blazonŝildo de Sanktamarto. Unuaplane oni observas la bildon de la virgulino de la Senmakula Koncipiteco, defendulino de la urbo, la splenda fono simbolas la karitaton kaj la noblecon. Duaplane, unu turego kun siaj leviĝantaj sunstrioj, kiuj indikas ke ĉi urbo estis la principo de floranta nacio, la suno montras oran areon, tio signifas la riĉecon kaj realecon de la urbo, kiu estis portanto de la religio kaj kulturo. Trie, sin montras la Kariba maro kun malgranda boato kun kvar remiloj, ĝi instruas al ni apertan vojon je brila estonteco, ĝi ankaŭ reprezentas la belegon kaj malavarecon de ĉi trankvilaj akvoj

Ekde la monato de majo de 1929, la urbestrejo de Sanktamarto ekuzis en sia leterfronto la blazonŝildon de turego kun la boato de kvar remiloj, ĉar ĝi estis konsiderita la plej antikva de la blazonoj en kiuj estis elmontrita la urbo. Tamen ĉi tio ellasis aparte la Senmakulan Koncipitecon kiu estis permesita de la hispana monarĥo en 1774; ekde la komenco de 1951 la municipa administrado inkludis la Virgulinon en sian blazonon, kiel estas hodiaŭe.

 
Unua Ŝildo de Sanktamarto
 
Kolonia Ŝildo de Sanktamarto

Historio redakti

Antaŭkolumba epoko redakti

 
Tajrona oraĵ-arto.

Antaŭ la alveno de la eŭropaj homoj la amerika kontinento estis loĝata de indiĝenoj, kies origino precipe en Sanktamarto estas tre malfacile determinebla, ĉar por situi en la nordparto de Sudameriko kaj pli ekstreme norda de Kolombio, ĉi teritorio spertis la migrantan indiĝenan paŝon ĉie aliloke.

La praloĝantoj kiuj definitive alvenis por setli la teritorion formis apartigitajn grupojn sur la topografia komplekso, kun pli-malpli malsimilaj kulturoj. Inter ili elstaras la Tajrona Kulturo, kiu havis grandan influon al la Kariba Regiono de Kolombio, kaj situas je la alnorda flanko de la Neĝmontaro de Sanktamarto.

La tajronoj formis loĝ-areojn kun multenombraj loĝantoj. Ilia ekonomio estis esence agrokultura; ili terkultivis maizon, bataton (dolĉan terpomon), ananason kaj aliajn produktaĵojn per progresinta tekniko, sistemo de terasoj kaj akvumado. La tajronoj interŝanĝis siajn produktojn kun aliaj indiĝenaj triboj de la interno de la lando; do la smeraldoj alvenis ĝis la kariba marbordo. La tajronoj ankaŭ ekspluatis la salon kaj laboris la oron en orbatadon aŭ oraĵ-arton.

Hispana erao redakti

 
Monumento Rodrigo de Bastidas ĉe la golfeto de Sanktamarto

En 1524 Rodrigo de Bastidas kapitulacis al la gubernio de Sanktamarto kiu korespondadis la teritoriojn ekde Cabo de la Vela (Kabo de la Kandelo ) al riverbuŝo de la Magdalena Rivero, la responso pri ĉi gubernioj falis nure sur la kapitulacanto kaj neniel sur la hispana monarkio. Tial, estis responso de la konkistadoro la fondo de vilaĝoj, la allogo de kolonianoj, la alportado de semoj, ĉiaspeca brutaro kaj sklavoj. Bastidas, alvenis je 1525 kaj fondis Sanktamarton kiel ĉefurbo kaj haveno. Liaj intencoj kun tiuj ĉi teritorioj male la aliajn konkistadorojn, ĉar Bastidas revis restadi tutvive en ĉi novaj teritorioj. Pro ĉi determinacio, la ideoj de Bastidas pri la sklaveco kaj la utiligitaj metodoj por la elfosado de naturaj resursoj estis kontraŭaj al la plejparto de siaj aliaj rivaloj, pro tio li estis atakita per recivitaj frapoj, li poste forpasis. Anstataŭe de Bastidas estis nomumita kiel guberniestro Rodrigo Álvarez Palomino.

Ekde Sanktamarto foriris konkerintaj ekspedicioj; la plej grava ekspedicio estis de Gonzalo Jiménez de Quesada, ke kulminis kun la eltrovo de la Sabana de Bogoto kaj la fondiĝo de Santa Fe (Sanktafido).

La koloniado de la gubernio de Sanktamarto komenciĝis per la alveno de la goberniestro Lope de Orozco en 1596, per lia administrado efektiviĝis kelkaj plibonigoj, li organizis la agrokulturon kaj la bestobredadon, kaj li starigis rilatojn kun la indiĝenoj. La indiĝenoj estis alportitaj de la hispananoj por plibonigi la grundon. Sanktamarto samkiel Kartageno estis celoj de rejdoj de piratoj aŭ filibustroj kiuj dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj dispredis ilin plurfoje.

Kiam estis kreita la Virreinado de la Nueva Granada (Vicreĝado de Novagranato) en 1724, la regiono konservis sian provincan karakteron. En 1724 la Vicreĝado estis suspendita, sed estis denove restarigita en 1746, la registara sistemo konserviĝis ĝis la sendependa epoko.

Kronologio de la sendependiĝo de Sanktamarto redakti

La socia, politika kaj armea movado plej konata kiel la Sendependo de Kolombio, inter 1810 al 1820, havis eĥon de la hispanianoj kaj kreoloj, kiuj loĝis la Provincon de Sanktamarto.

Sekve resumeblas la kronologio de la sendependo de la Provinco de Sanktamarto, en kiu deplojiĝis la armea geniulo Simón Bolívar, kun la sukcesa kampanjo de la Malalta Magdaleno.

  • 10-a de aŭgusto de 1810: Sekvante la ekzemplon de Bogoto kaj pro iniciato de José Munive, la Provinco de Sanktamarto integriĝis en Provizoran Junton por popola elektado.
  • 14-a de aŭgusto de 1810: Ramón Zúñiga lanĉis la proklamon "Civitanoj de Sanktamarto, jam alvenis la feliĉa tempo, en kiu finiĝas la tiraneco kaj malaperas la despotismo!"
  • 25-a de junio de 1811: la ĵus nomumita guberniestro Tomás de Acosta dissolvis la Junton kaj restarigis la magistraton kaj komencis la aranĝojn por servi lojale la reĝon.
  • aŭgusto de 1811: Sanktamarto militdeklaras kaj prezentas batalon en riverbordaj vilaĝoj ĝis decembro de 1811, Sanktamarto atingas kaj konservas la teritorian integriĝon.
  • 13-a de decembro de 1812: Pedro Labaut komandis la kartagenajn trupojn, kiuj avangardis ĝis Sanktamarto kaj poste venkis la realisman bastionon de la Villa de San Juan de Ciénaga (Esperante: Urbeto de Sankta Johano de Cienago).
  • 6-a de januaro de 1813: Labaut okupis Sanktamarton farante ĉiajn ekscesojn kontraŭ la loĝantoj kaj al la publika trezoro, intesigante la diferencojn inter Sanktamarto kaj Kartageno.
  • 11-a de februaro de 1813: Estas subskribita protokolo, kiu refirmigas la sendependecon el Hispanujo kaj la memstarecon de Kartageno.
  • 11-a de februaro de 1814: fuĝis el la fortreso de Sankta Ana de la Moro (Santa Ana del Morro) 25 enprizonigitaj patriotoj kun 17 gardistoj.
  • decembro de 1814: La Provinco de Sanktamarto prezentadis la plej malĝojan staton de dezerteco kaj ruino. La kampoj estis ebenigitaj kaj la semadoj estis detruitaj.
  • 24-a de januaro al 8-a de majo de 1815: La interna divido de la patriotoj kaŭzis malobeon de la ordono de Santafé (Sanktafido) por transdoni la armean aŭtoritaton de la Magdaleno al Bolivaro por la liberigo de Sanktamarto.
  • 11-a de novembro de 1820: la respublika soldataro paŝas rapide je unu demoralizita kaj senhelpeca Sanktamarto pro kulpo de hispana trupo kaj la posta kapto de la baterio de Sankta Petro.
  • 26-a de novembro de 1820: La civilaj kaj ekleziaj korporacioj ĵuris kaj agnoskis la Respublikan Registaron de Kolombio.
  • 17-a de ecembro de 1830: Forpasis la Liberiganto Simón Bolívar en la Vilao de Sankta Petro Aleĥandrino.

Politika-administracia organizo redakti

 
Tagango en Sanktamarto.
 
Mapo de la komunumoj de Sanktamarto
Urba Areo : La urba strukturo de Sanktamarto estas difinita po naŭ komunumoj. Rura Areo : La eksterurba areo komponas sin de kunregimentoj kaj de urbaj setlejoj kiaj:
  1. María Eugenia – Pando
  2. Comuna Central
  3. Pescaíto – Almendro – Juan XXIII
  4. Polideportivo – El Jardín
  5. Santa Fe – Bastidas
  6. Mamatoco – 11 de Noviembre
  7. Gaira – Rodadero
  8. Pozos Colorados – Don Jaca
  9. Parque – Bureche
  • Bonda (Kunregimento)
  • Calabazo (Vilaĝeto)
  • Guachaca (Kunregimento)
  • Minca (Kunregimento)
  • Taganga (Kunregimento)
  • Buritaca (Ciudad Perdida; aŭ Teyuna) (Vilaĝeto)
  • Tigrera (Vilaĝeto)
  • Cabañas de Buritaca (Vilaĝeto)
  • Cañaveral (Agua Fría) (Vilaĝeto)
  • Colinas de Calabazo (Vilaĝeto)
  • Curvalito (Vilaĝeto)
  • Guacoche (Vilaĝeto)
  • Marquetalia (Vilaĝeto)
  • Paz del Caribe (Vilaĝeto)
  • Perico Aguao (Vilaĝeto)
  • La Olla
  • La Revuelta
  • Las Colinas
  • El Trompo
  • La Aguacatera
  • Machete Pelao
  • Mejico
  • Valle de Gaira
  • Playa Blanca
  • La Planta

Himno de Sanktamarto redakti

La municipa konsilio de Sanktamarto per akordo Nº 9 de Julio de 1949 en sia 2-a artikolo deklaris kiel oficiala himno de la urbo de Sanktamarto, ĉi tiun himnon, kies beletro estas de la poeto Mariano Barreneche kaj la muziko de la sanktamarta komponisto Roberto Linero de Castro, la Himno estis deklarita civileca por la Socio de Publikaj Plibonigoj en malferma konkurso ili konfirmis ĉi tiun akordon, la tiama konsilia prezidinto Aquileo Lanao kaj la sekretariisto Enrique Estrada.

Geografio redakti

Geografia Pozicio

Demografio redakti

Ekonomio redakti

Turismo redakti

La urbo estas hodiaŭ grava havenejo kaj turisma centro, pro siaj rimarkindaj historio kaj kulturo.

Infrastrukturoj redakti

Edukado redakti

Kulturo redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti