Suceava
Suceava [suĉava] (hungare: Szucsáva; pole: Suczawa; germane: Sotschen) estas urbo en nord-orienta Rumanio, ne malproksime de la ukraina landlimo. Ĝi estas la ĉefurbo de distrikto Suceava. Ĝi situas ĉe la samnoma rivero, 439 kilometrojn nord-oriente de București.
- Koordinatoj: 47° 39′ N 26° 19′ O / 47.650 °N, 26.317 °O (mapo)
Suceava | ||
---|---|---|
Urbo | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | Suceava | |
Alinome | Szucsáva (hungare) | |
Situo | 47° 39′ N, 26° 15′ O (mapo)47.65138888888926.255555555556Koordinatoj: 47° 39′ N, 26° 15′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 325 m | |
Poŝtkodo | 720224 | |
Loĝantaro | 106.934 (en 2009) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 146263 | |

Iom pri la urbo Redakti
Suceava havas 118.670 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto (județ), grava centro de historie riĉa regiono. La rumana urbo Suceava situas en Karpatoj proksime al limo kun Ukrainio. En la urbo disvolviĝas celuloza–ligna industrio, ekzistas ankaŭ granda fervoja nodo. En la urbo loĝas multnombra pol-devena aro de elmigrintoj nomataj: „Polonia”.
La 12-an de septembro de la jaro 2002 en Urba Muzeo, ĉe sonoj de la Eŭropa himno okazis celebrado pro subskribi Partnerecan Kontrakton inter Suceava kaj ĝia pola partnerurbo Sosnowiec. En la solenaĵo partoprenis delegacioj de ambaŭ urboj kun la Urbestro de Sosnowiec Kazimierz Górski kaj kun Vic-urbestro de Suceava Corneliu Vornicu ĉefrunte. La kontrakto pri partnereco premisas larĝan kunlaboron ne nur en la ekonomia kampo, sed ankaŭ en kultura, eduka kaj sporta. La urbanoj, konsciaj pri la fakto, ke Sosnowiec en la lasta jardeko de la 20-a jarcento ekstreme ŝanĝis sian ekonomian aspekton, intencas utiligi sosnowiec’ajn spertojn en restrukturado de propra industrio[mankas fonto]. Al la partneroj en Sosnowiec estas tre valoraj la spertoj de Suceava profiti de EU-monhelpo kaj la evoluigado de internacia kunlaboro.
Situo: nordorienta parto de Rumanio en distrikto Suceava (pole: Bukowina, ĉe limo kun Ukrainio).
- Loĝantaro: 118.670 loĝantoj
- Ekonomia fokuso: industrio celuloza–ligna
- Turismaj allogaĵoj: Fortreso Cetatea de Scaun, Historia Muzeo, larĝaj ripozterenoj (lagoj, arbaroj, parkoj kaj ĝardenoj)
Esperanto-movado Redakti
Nicolae Macovei estas delegito de UEA en Brodina de Sus.
Esperantistoj Redakti
Ĝemelaj urboj Redakti
La urbo Suceava estas ĝemelurbo de:
Eksteraj ligiloj Redakti
- Urbodoma retejo
- Popolnombrado 2002
- Urba paĝaro Arkivigite je 2014-01-04 per la retarkivo Wayback Machine (rumane)
- Popolmuziko de ĉangohungaroj Arkivigite je 2006-02-16 per la retarkivo Wayback Machine