Israelida templo de Ĉernivco

Israelida templo de Ĉernivco (ukraine: Темпль в Чернівцях, hebree: בית הכנסת הכוראלי של צ'רנוביץ) estis sinagogo konstruita de 1873 ĝis 1878 en la nov-maŭra stilo de la urbo Ĉernivco, tiam en Aŭstrio-Hungario, laŭ planoj de la polo Julian Zachariewicz. Tiutempe la juda komunumo de Ĉernivco disponis pri ĉ. kvar dekoj da judaj preĝejoj. Entute la juda komunumo estis videbla: Fine de la 1930-aj jaroj pli ol 50% el la populacio de la urbo estis judoj, proksimume 50 mil judoj loĝis tie.

Israelida templo de Ĉernivco
Der Israelitische Tempel in Czernowitz
sinagogokinejo • synagogue desecrated
Bazaj datoj
Konstrustilo novmaŭra arkitekturo vd
Arkitekto Julian Zachariewicz vd
Estiĝo 1873
Malfermo 1879
Lando UkrainioBukovinoRumanioAŭstrio-Hungario vd
Situo Ĉernivco
Situo
Geografia situo 48° 17′ 35″ N, 25° 55′ 59″ O (mapo)48.2931666725.93297222Koordinatoj: 48° 17′ 35″ N, 25° 55′ 59″ O (mapo)
Israelida templo de Ĉernivco (Ĉernivco)
Israelida templo de Ĉernivco (Ĉernivco)
DEC
Israelida templo de Ĉernivco
Israelida templo de Ĉernivco
Situo de Israelida templo de Ĉernivco
Map
Israelida templo de Ĉernivco
vdr
Sinagogo ĉernivca sur poŝtkarto

Dum la Dua mondmilito, post enmarŝo de la Ruĝa Armeo kaj regajno fare de germanaj kaj rumanaj soldatoj, la templo brulkonsumiĝis. En 1959 oni parte rekonstruis la murojn kaj ŝanĝis la tuton je kinejo nome Ĵovten. La nuna nomo estas Ĉernivci. La konstruaĵo jam ne disponis pri kupolo havante nur malmulte da simileco al la pli frua sinagogo. Ĝia adreso estas ĉe Universitata strato nr. 10 (вул. Університетська, 10).

Historiaj detaloj redakti

 
Nuna aspekto kiel kinejo

Lia prezidanta moŝto bukovina Franz von Schmück proponis al la juda komunumo en 1857 konstruon de sinagogego. Fondusoj tiam estis ja metitaj, sed la ideo mem rapide prirezignitis.[1]

En 1872 la komunumo de Ĉernivco estis dividita en du grupojn, je reformjudoj gviditaj fare de rabeno Eliezer Elijah Igel[2] kaj la ortodoksuloj gviditaj fare de rabeno Benjamin Arie Weiss.[3] En 1875 la du grupoj iel rekolektiĝis.

La pli riĉa grupo de reformitaj judoj decidis konstrui sinagogon kaj turnis sin al la pola arkitekto Julian Zachariewicz, tiam profesoro en la Lviva Politekniko. La fundamenta ŝtono estis metita la 8-an de majo 1873 kaj solena inaŭguro okazis la 4-an de septembro 1877.

La juda komunumo tiam kompromisis: la liturgio ne estu plene reformita; kun kantoro kaj ĥoro sed sen orgenmuziko. La rabeno faris sian predikon en la germana kaj turnis sin al la kredantoj dum Torao-laŭtlegado, ne direkte al la Torao-kesto.

En 1867 la judoj de Bukovino akiris plenan emancipiĝon, kaj multaj judoj decidis partopreni en politiko sur loka kaj nacia skaloj. Du urbestroj kaj kvin rektoroj de la universitato estis de juda origino. Judoj okupis gravajn poziciojn en la ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj sferoj de la grandurbo. Kiam imperiestro Francisko Jozefo la 1-a vizitis la grandurbon en 1880 li memkompreneble ankaŭ iris al la sinagogo (okaze de la festo jomkipura).

En 1880 estis 31,7% de la enloĝantaro (sume 45.600) judoj.[4]. En la urbo, sed precipe en vilaĝoj kaj urbetoj, la plimulto de la juda loĝantaro parolis la jidan kaj konservis la ortodoksajn tradiciojn, nur la klera elito parolis la germanan kaj praktikis la reformritaron.

Inter la sinagogaj kantoroj menciindas ekz. tenoro Joseph Schmidt.[5]

Post kiam Sovetunio aneksis nordan Bukovinon la sinagogo estis konfiskita kaj fermita fare de la sovetia registaro en 1940. La 4-an de julio 1941 germanaj kaj rumanaj trupoj transprenis la urbon akompanate de specialaj taĉmentoj nome Einsatzkommando 10b. La sinagogo estis fajrodetruita fare de germanoj kaj aliancitaj rumanoj, restis nur la eksteraj muroj. En la sama tago, inter 2.000 kaj 3.000 judoj estis murditaj, inkluzive de ĉefrabeno Abraham Jakob Mark, korusdirektoro kaj komunumestro. Ili estis entombigitaj en kvar amastomboj en la loka Juda tombejo. La resto de la juda loĝantaro estis deportita al Ĉednestrio, kie du trionoj de ili pereis. Post la milito, la plej multaj el la pluvivantoj ne revenis al Ĉernivco; ili ekloĝis en Rumanio aŭ iris al Israelo.

En 1959 la ruinoj estis ŝanĝitaj je filmteatrejo nome Ĵovten (poste Ĉernivci). Tamen la kinejo havas nur malmulte da simileco al la origina konstruaĵo.

Arĥitekturo redakti

La juda komunumo donis al la arkitekto Zachariewicz precizajn instrukciojn: la sinagogo devas orientiĝi orienten kaj ĉiuj kredantoj kapablu vidi la Torao-keston kaj la predikejo disde la sidlokoj. Dum la konstrufazo la komunumanoj ŝanĝis siajn ideojn pri la plafono de la preĝhalo. La preĝĉambro devus nun esti kovrita tute per kupolo anstataŭe de ligna plafono, kun vitroluma enirkupolo en la centro kiel la origina plano antaŭvidis.Tiuj ŝanĝoj, petitaj post kiam konstruo komenciĝis, postulis pli masivajn kolonojn kaj pli dikajn murojn.

La nov-maŭra stila sinagogo estis izolita konstruaĵo ĉe vojkruciĝo. La duetaĝa konstruaĵo konsistis el du partoj: la okcidenta parto inkluzive de vestibloj, ŝtuparo kaj oficejoj, la orienta parto estis la preĝĉambro kun absido, super kiu estis la granda kupolo. La konstruaĵo estas orientita de okcidento al oriento: la ĉefa fasado kun la enirejo estas okcidente, la absido, kie troviĝis la Torao-kesto, turniĝas al oriento. La viroj sidis sur la teretaĝo en la centra preĝhalo, dum la virinoj sidis sur la dua etaĝo sur balkonoj supre de la okcidenta, norda kaj suda partoj.

La konstruaĵo estis 39 metrojn longa kaj 24 metrojn larĝa, la kupolo atingis altecon de 39 metroj. Kiam la muroj estis reuzitaj en 1959 okaze de ŝanĝo je kinejo, oni rezignis pri kupola refaro: ĝi estis anstataŭigita per dekliva frontonhava tegmento.

Notoj redakti

  1. "Allgemeine Zeitung des Judentums", 43/1857, p. 589-590 kakj 18/1858, p. 247
  2. http://www.czernowitz.de/22/Mythos%20Czernowitz-3.html
  3. https://www.jewishvirtuallibrary.org/chernovtsy
  4. Jews & Slavs - Festschrift Professor Jacob Allerhand (festolibro), Israel Academy of Sciences and Humanities, Jerusalemo 2001, p. 265
  5. https://historyofthetenor.com/

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Israelitischer Tempel Czernowitz en la germana Vikipedio.