Ĉevalbredejo de Rădăuți

Ĉevalbredejo de Rădăuți (rumane Herghelia Rădăuți) estas unu el du bredbienoj en Distrikto Suceava kie purrasaj ĉevaloj estas bredataj (krom Bieno Lucina en la vilaĝo Moldova-Sulița). Ĝi troviĝas en Rădăuți, Rumanujo.

Domo de la komandanto de la ĉevalbredejo soldatara; ĉ. 1885

Historio redakti

En 1789, en la unuaj jaroj post la ekregado de la Habsburgoj en Bukovino) ĉevalbredejo estis establita en la vilaĝo Vășcăuți, por provizi la armeon per pli granda nombro da ĉevaloj de pli bona kvalito. La bredado translokigitis je Rădăuți la 1-an de majo 1792, proksime al Monaĥejo Bogdana. En la Radauti-areo, la Aŭstria Armeo luprenis de la Bukovina Religia Fonduso 9.810 hektarojn da tereno kontraŭ la sumo de 12.257 florinoj kaj 21 kronoj.

Ĝis 1818, ĉevaloj estis bredataj en natura medio por redukti kostojn. Ekde tiu jaro, la zooteknikaj principoj estis aplikataj en la organizo de la bredvirĉevalagado. La virĉevala bredado en tiu tempo havis 16 sekciojn, kaj la unuaj virĉevaloj kiuj metis la fundamentojn de moderna bredvirĉevalo estis du arabaj virĉevaloj, du turkoj, unu transilvana kaj unu Barbarino.

En la kuro de la tempo, la nombro da purrasaj ĉevaloj loĝigitaj ĉi tien pliiĝis. Tiel, en 1826, la unuaj virĉevaloj de la specioj Gidran Arab kaj Siglavy rasoj estis alportitaj. En 1856, la nombro da ĉevaloj breditaj ĉi tie estis de 1.132. En la bredejo estis 1.400 ĉevaloj i.a. de moldova, rusa, pola, turka originoj.

Post la eksplodo de Unua mondmilito la ĉevalbredejo estis evakuita norden kaj la ĉevaloj estis prenitaj i.a. al Aŭstrio. Postmilite la registaro de Granda Rumanio reestablis la Rădăuți-bredejon kaj ŝtatigis ĉion, sume 3.253 hektarojn: el kiuj 721 hektaroj da plugtero, 529 hektaroj da fojnkampoj, 1.249 hektaroj da paŝtejo, 464 hektaroj da arbaro kaj 221 hektaroj da surkonstruita resto.

En 1922, de la Gidran-Arab-ĉevalbredado je Sâmbăta de Jos venis ĉevaloj al la rekrutlernejo en Rădăuți en la aĝo de inter tri kaj tri kaj duona jaroj.

Dum 1964/65, bredejo estis alilokigita al la periferio de Rădăuți, kie administra pavilono, staloj kaj granda halo estis aldonitaj; la hipodroma tereno estis barita.

Aktualaĵoj redakti

Nuntempe Brededejo Rădăuți kovras areon de 610 ha kaj havas 294 ĉevalojn, el kiuj: 9 bredvirĉevaloj, 56 virĉevaloj, 45 ĉevalinoj kaj 128 aliaj kategorioj (porjunula, porsporta, pordistriĝa). La ĉevaloj el Rădăuți apartenas al la Shagya-Arab-specio, kun ok linioj ene de la raso: Dahoman, El-Sbaa, Gazel, Hadban, Koheilan, Mersuch, Shagya, Siglavy-Bogdady.

La bredejon konsistigas tri sekcioj:

  • de Rădăuți: kun 43 ĉevaloj; ĉi tie estas efektivigita la trejnado de la 3-jaraj ĉevaloj; estas tie hipodromo kaj malaperta rajdejo por trejnado
  • de Mitoc (komunumo Frătăuți): kun 236 ĉevaloj (virĉevaloj vartotaj, patrinĉevalino, publikaj virĉevaloj kaj diversaj kategorioj da junaj)
  • de Brodina: por junaj virĉevaloj

Tiu ĉi ĉevalbredejo organizas rajdlecionojn por komencantoj kaj progresantoj, promenadojn. Po unu ĉevalrajda konkurso por jaro faratas kun galoptestoj, salto super obstakloj, tirado kaj paradumo.

Literaturo redakti

  • L. Maha, S. Maha, G. Donici: ”Dimensiunea economică a procesului de integrare. Studiu de caz: Bucovina”. Ĉe: M. Mureșan (eld.): Procesul de integrare a României în economia europeană. Dimensiuni istorice și contemporane ASE, București 2008, pp. 270-310

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Herĝelia Rădăuți en la rumana Vikipedio.