Kłodnica (germane Klodnitz) estas maldekstra alfluanto de Odro. Ĝi fontas en Supra Silezio kaj proksime al Katowice-Murcki, kiu estas hodiaŭ urboparto de Katowice (germane Kattowitz). La rivereto longas ĉ. 76 km kaj fluas en nordokcidenta direkto. Ĝi trafluas arbarajn regionojn.

Kłodnica
rivero
Bazaj informoj
Longeco 75 km
Fluo
Geografio
Landoj Pollando
Regionoj [[]]
vdr
Rivero Kłodnica

Apud Kłodnica troviĝas la urboj Gliwice (germane Gleiwitz), Ujazd (Ujest) kaj Kędzierzyn-Koźle (Kandrzin-Cosel). Ĝi alfluas la Odron post la urbo Koźle (Cosel).

En valo de Kłodnica estis konstruita de 1792 ĝis 1812 la kanalo de Klodnitz (germane Klodnitzkanal, pole ekde 1945 Kanał Kłodnicki), kiun anstataŭis la kanalo de Gleiwitz (post 1945 pole nomata Kanał Gliwicki), konstruita de 1934 ĝis 1939.