La Eta Princo
La Eta Princo (france Le Petit Prince), unue publikigita en 1943, estas la plej fama romano de la franca aviadisto Antoine de Saint-Exupéry kaj unu el la plej vendataj libroj de la mondo. La aŭtoro ĝin verkis dum restado en la hotelo The Bevin House en Long Island, Novjorko. Pluraj versioj de la verko enhavas desegnaĵojn faritajn de li mem. Ĝi estis tradukita el la franca al pli ol 180 lingvoj kaj laŭ taksoj vendiĝis 80.000.000 ekzempleroj ĉirkaŭ la mondo. Ĝi jam estas adaptita al animacio kaj teatro.
La Eta Princo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Antoine de Saint-Exupéry | |
Eldonjaro | 1961 | |
Urbo | Orleano | |
Eldoninto | Esperantista Libro-Klubo "Edelvejso" | |
Paĝoj | 98 | |
"La Eta Princo" estas escepta en la verkado de Saint-Exupéry, ĉar ĝi estas lia sola verko, kiu havas fabelan formon. La escepteco de la libro havas ankaŭ alian kialon: ĝi nur ŝajne estas por infanoj, sed sub fabela fabulo estas alia tavolo, simbola, pri universalaj veroj. Dekomence la aŭtoro adresas la libron al plenaĝuloj, ĝin dediĉante al Léon Werth kaj klarigante la kialon de tiu dediĉo (en la traduko de la 3a Esperanta eldono):
“ | Pardonu infanoj, ke mi dediĉis ĉi tiun libron al plenkreskulo — al “grandulo”. Mi havas seriozan senkulpigon: tiu grandulo estas la plej bona amiko, kiun mi havas en la mondo. Mi havas alian senkulpigon: tiu grandulo kapablas ĉion kompreni, eĉ porinfanajn librojn. […] | ” |
La Eta Princo en EsperantoRedakti
Esperantlingva traduko de Pierre Delaire aperis unue en 1961 en Orleano (Francujo) kun senkoloraj ilustraĵoj — eldonita de Esperantista Libro-Klubo "Edelvejso". Poste dua traduko, funde reviziita de Pierre Delaire mem, aperis ĉe Kanada Esperanto-Asocio en Montrealo en 1984, en plaĉa formo kun la originalaj desegnaĵoj de Saint-Exupéry. Tria Esperanta eldono, kun traduko denove reviziita, de internacia komitato, kaj en altkvalita grafika prezento, aperis en junio 2010, eldonita de Kanada Esperanto-Asocio kaj Espéranto-France. Dua presado de la tria eldono aperis en 2018. [1] En 1978 aperis nova traduko fare de Miyake Shihei, verkisto de 'Esuperanto Shōjiten (Vortaro de Esperanto en la japana).[2] “Scenigita fantazia rakonto” surbaze de la verko aperis en Zagrebo en 1990.
VidpunktoRedakti
Kvankam libro porinfana, La Eta Princo montras diversajn aspektojn de la homa vivo kaj pensmaniero. Kelkajn pensigajn frazojn eldiras la vulpo, kiu rolas en la historio. Jen ekzemploj (denove en la traduko de la 3a Esperanta eldono):
|
“ | Jen mia sekreto. Ĝi estas tre simpla: oni bone vidas nur per sia koro. La esenco estas nevidebla per la okuloj. | ” |
Internaj ligilojRedakti
- Mylène Farmer kantis kanzonon Dessine-Moi Un Mouton ("Ci desegnu por mi ŝafon"), fama eldiro el La Eta Princo.
Vidu ankaŭRedakti
BildaroRedakti
Statuo de "La eta princo", bazita sur la desegnoj de la aŭtoro.
ReferencojRedakti
- ↑ https://esperanto-france.org/la-eta-princo-denove-haveblas La Eta Princo denove haveblas !
- ↑ Petit Prince Collection. Principito nº PP-2939 / Esperanto (hispane). Alirita 10-06-2017.}
Eksteraj ligilojRedakti
- La Eta Princo en 233 lingvoj
- laetaprinco.org: tradukoj de La Eta Princo en pluraj lingvoj por legi rete
- Recenzo de Luiza Carol pri "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry en Esperanto, aperinta en Revuo Esperanto en oktobro 2011
- EPUB Eldono
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Artikolo pri la Eta Princo en la retejo UEA Facila, aldonita 20210107