Esperanto-japanaj vortaroj

listo de dulingvaj vortaroj
(Alidirektita el Esperanto-japana vortaro)

Ĉi tiu paĝo listigas vortarojn kiuj tradukas el la japana lingvo al Esperanto kaj inverse redakti


Libroformaj vortaroj redakti

Esperanto → Japana redakti

  • Esperanto-Japana Vortaro. Kompilis Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro, gvidita de Konisi Gaku kiel estro kaj Gotoo Hitosi kiel vicestro. Tokio, 2006. 1327p. 18 cm. (43 814 kapvortoj)
  • Cent Esperantaj verboj por japanlingvanoj. Kompilis Redakta Komisiono de Esperanto-Japana Vortaro. Tokio, 1995. 236p. 21 cm.
  • Etimologia vortaro pragmata de Esperanto. Yamasaki Seikô. Tokio, 1991. 250p. 26 cm. Kun utila enkonduko pri la influo de la antikvaj greka kaj latina kaj la evoluo de prononco kaj ortografio en la eŭropaj lingvoj. Dulingva: Esperanta-japana.
  • Nova vortaro Esperanto-japana. Joŝicugu Okamoto. Pligrandigis Y. Nukina, M. Miyamoto. Tokio, 1989 (16-a eld). 399 p. 16 cm.

Japana → Esperanto redakti

  • Vortaro japana-Esperanta. Kompilis Masao Miyamoto. Tokio, 1998 (3-a eld). 1101 p. 19 cm. Ampleksa (ĉ. 70 000 kapvortoj, kun multaj ekzemploj). Plaste bindita.
  • Japana-Esperanta vortaro. Kaĵi Hirokazu. Gamagori, 1978 (3a eld). 425 p. 16 cm. Laŭ Esperanta alfabeta ordo, kun transskribo de japanaj vortoj.

Dudirekta redakti

  • Vortaro de Esperanto (Esperanto-Japana, Japana-Esperanta). Kompilis Mijake Ŝihej. Tokio, 1965. 519p. 15 cm.

Retaj vortaroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti


 
Dulingvaj Esperanto-vortaroj
 

anglaĉeĥaĉinafrancagermanahispanahungaraitalajapananederlandarusarusarumanarusaserba