Yamasaki Seikô

japana esperantisto

YAMASAKI Seikô (Jamasaki Sejkô, naskiĝis en 1929, mortis la 10-an de oktobro 2017) estis japana ekonomiisto, Esperanto-vortaristo, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

Yamasaki Seikô
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1929 (1929-11-21)
Morto 10-an de oktobro 2017 (2017-10-10) (87-jaraĝa)
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco Japanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Profesia vivo redakti

Yamasaki estis universitata docento pri internacia komerco kaj angla lingvo. De (1952 ĝis 1986 li laboris en internacia komerco kaj poste pri trejnado de oficistoj en komerco.

Esperanta agado redakti

Yamasaki fariĝis esperantisto en 1945. Li estis estrarano de Japana Esperanto-instituto de 1987 ĝis 1996, i.a. ties prezidanto en 1989, 1990 kaj de 1993 ĝis 1998, ano de la komitato de UEA de 1989 kaj membro de ties lingvopolitika komisiono (1996-1998). Li estis Akademiano de 1992 kaj direktoro de la Akademia komisiono pri landaj lingvoinstitutoj de 1995. Krome Yamasaki estis estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo de 1987, de Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE) de 1995 kaj sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio de 1995. Fine Yamasaki estis fakdelegito de UEA pri ekonomio.

Verkoj (elekto) redakti

Yamasaki aŭtoris la komparan studon La artikolo (1989) kaj Etimologia vortaro pragmata de Esperanto (1990-2005). Li estis redaktoro pri lingvoj de la magazino Monato de 1994 ĝis 2010 kaj ofte artikolis pri lingvaj kaj ekonomikaj temoj kaj prelegis en Universala Kongreso (UK) kaj aliaj Esperanto-aranĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti