Davor Klobučar

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Davor Klobučar (naskiĝis la 30-an de decembro 1961 en Osijek, mortis la 29-an de julio 2020) estis kroata esperantisto. Li finis bazan lernejon kaj gimnazion en Đakovo kaj studadon pri matematiko en Zagreb, vivis en Osijek. Li laboris en Kroata Telekom kiel informadikisto. Li esperantistiĝis en 1983 en Studenta Esperanto-Klubo en Zagreb.

Davor Klobučar

Klobučar Davor en 2008
Persona informo
Naskiĝo 1961
en Osijek, Kroatio, Kroatio
Morto 29-an de julio 2020 (2020-07-29)
Lingvoj Esperanto
Nacieco kroato
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1983
vdr

Post 1999 laboris pri revivigo de la osijeka esperanta societo. Estis gvidanto de la LKK de la 3-a Kongreso de kroataj esperantistoj en Osijek. La saman rolon li havis dum la 13-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco en Osijek en 2001. Kaj en 2009 dum la renkontiĝo "120 jaroj da Esperanto en Osijek kaj Kroatio" en Osijek, kio samtempe estis jara renkontiĝo de ĉiuj kroatiaj esperantistoj. Estis foje prezidanto de la osijeka societo "Liberiga Stelo" kaj membro de la prezidantaro de Kroata Esperanto-Ligo (KEL). De 2006 ĝis 2016 unu el la vicprezidantoj de Kroata Esperanto-Ligo.

Publikigitaj tekstoj

  • 1999 traduko de la novelo "Slavonia arbaro" (Slavonska šuma) de Josip Kozarac (eldono de KEL)
  • 1999 traduko de turisma faldfolio "La urbo Osijek"
  • 2000 kroatlingva 100-paĝa informlibreto pri Esperanto "Esperantski mozaik" (Mozaiko de Esperanto).
  • 2001 traduko de "Turisma mapo de Kroatio" kaj la turisma libreto "Zagreb kaj ĝia ĉirkaŭaĵo"

(ambaŭ aperis en kongresaj sakoj de UK 2001 en Zagreb)

  • 2003 "Esperantski mozaik" nova kroatlingva 320 paĝa informlibro pri Esperanto kaj pri UK 2001 en Zagreb
  • 2004 "Rakontoj sub la lito" - traduko de 19 infanaj rakontoj de lia edzino Antoaneta Klobučar,

(Infanlibro de la jaro 2004 en Belartaj Konkursoj de UEA)

  • 2006 "Triopo terura" - traduko de novaj rakontoj de la edzino
  • 2007 traduko de turisma libreto pri la urbo Rijeka
  • 2007 "Osijek 1889 - prvi esperantisti u Hrvatskoj", kroatlingve

(rezulto de liaj esploroj pri la unuaj esperantistoj el Kroatio, el 1889 kaj el Osijek)

  • 2008 "Sayonara, Japanio" - originale verkitaj rememoroj pri la vojaĝo al Japanio okaze de la 92 UK en Jokohamo
  • 2009 "Pet latica iz Osijeka" (Kvin petaloj el Osijek) - kroatlingva libro pri la unuaj esperantistoj el Kroatio

(kaj kelkaj artikoloj en "Tempo", organo de KEL)

  • 2011 "La morto de Smail-agao Ĉengiĉ" (historia prezento de tiu kroata beletraĵo en Esperantujo: kvarfoje tradukita al Esperanto de diveresaj tradukintoj, kun la tradukoj, recenzoj, reklamoj kaj polemikoj)

Kongresis en la sekvaj UK-oj: Augsburg (1985), Zagreb (2001, helpanto), Pekino (2004), Jokohamo (2007), kaj en sekvaj IJK-oj: Debrecen (1983), Swanwick (1984) kaj Eringerfeld (1985) kaj parte Zagreb (1988).

De 2004 ĝis 2016 redaktis la TTT-paĝojn de Kroata Esperanto-Ligo. En la paĝaron li metis ankaŭ kurson de Esperanto laŭ la Zagreba metodo, por kroatoj. Skanis aŭ kolektis kaj metis en la saman paĝaron la tuton el 125 numeroj de Tempo (organo de Kroata Esperanto-Ligo). Trovis, ciferecigis kaj metis en la retejon de KEL plurajn elsendojn de Radio Zagreb el 1980-aj jaroj (en formo de sondosieroj).

Ofte kontrollegis Esperantajn tekstojn en Kroatio (ekz. la gazeton Tempo).

En 2009, ĉefe per lia agado, unu strateto en Osijek ricevis la nomon Esperanto-strato (Esperantska ulica).

Ekde 2016 ĉefdelegito de UEA por Kroatio.