Simon Davies

angla programisto, lingvisto kaj esperantisto

Simon DAVIES (naskiĝis en 1971; amiknome "Sajmĉjo") estas angla programisto, lingvisto kaj esperantisto. Li studis Latinon kaj la malnovgrekan ĉe la Universitato de Oksfordo.

Simon Davies
Persona informo
Naskiĝo 1971
Lingvoj anglaEsperantoNova Lingvafrankao
Nacieco anglo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo programistolingvistoesperantisto • elefenisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1987
vdr

Simon eklernis Esperanton hazarde malkovrinte libron pri ĝi en loka biblioteko en 1987, kaj proprasence esperantistiĝis du jarojn poste.

De 1991 ĝis 1995 li redaktis la revuon Saluton! (de Junularo Esperantista Brita) kaj de 2001 ĝis 2017 li laboris kiel la tipografo kaj lingva kontrolanto de La Brita Esperantisto (revuo de Esperanto-Asocio de Britio). De 2020 li redaktas la novaĵbultenon Informilo por Interlingvistoj de ESF kaj CED.

Simon eklernis la planlingvon Elefeno en 2008. Li multe kunlaboris kun George Boeree (la kreinto de Elefeno) por forigi nekoheraĵojn el la vortaro, aldoni mankantajn vortojn kaj helpi pri la enreta kaj libre eldonita vortaro (2018). En 2012 aperis lia traduko de La aventuroj de Alico en Mirlando, la unua libro papere eldonita en Elefeno.

Simon estas membro de la Akademio de Esperanto kaj aktiva membro de la teamo, kiu preparas la sekvan version de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.[1]

Referencoj redakti

  1. Wennergren, Bertilo. La PIV-teamo. PIV-Blogo (2020-12-27). Arkivita el la originalo je 2021-04-23. Alirita 2021-04-09.