Orléans
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Orléans (stacidomo). |
Orléans aŭ Orleano estas grava urbo en la centro de Francio. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Loiret, sed ankaŭ la ĉefurbo de la tuta regiono Centro-Valo de Luaro kaj de ses kantonoj.
Orléans | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Centro-Valo de Luaro (ĉefurbo) | ||
Departemento | Loiret (prefektejo) | ||
Arondismento | Orléans | ||
Kantono | Ĉefurbo de 6 kantonoj | ||
INSEE kodo | 45234 [+] | ||
Poŝtkodo | 45000 [+] | ||
Kodo laŭ INSEE | 45234 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 117 026 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 4 117 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 54′ N, 1° 54′ O (mapo)47.9022222222221.9041666666667Koordinatoj: 47° 54′ N, 1° 54′ O (mapo) | ||
Alto | 116 m [+] | ||
Areo | 27,48 km² (2 748 ha) [+] | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ĝi havas proksimume 110 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Orléanais [orleane].
Geografio redakti
La urbo situas ĉirkaŭ cent kilometrojn sude de Parizo ĉe la norda parto de rivero Luaro, kiu foje inundas la maldekstran bordon. Fine de la 1970-aj jaroj estis kreita la urboparto La Source, kiu situas dekon da kilometroj distance de la malnova urbo.
Historio redakti
Antaŭ la epoko en la loko de nuna Orleano ekzistis gaŭla fortikaĵo, kiun la romianoj nomis Cenabum. Ĝi estis unu el la gravaj urboj de la tribo de la karnutoj; la tiea kunveno de druidoj estas fama. En −52 ĝin konkeris kaj detruis Julio Cezaro; poste romianoj rekonstruis ĝin. Ĝin refondis imperiestro Aŭreliano, de kio ĝi ricevis la nomon Urbo de Aŭreliano; el tiu nomo ekestis la nuna nomo Orleano.
Vidindaĵoj redakti
La katedralo de la Sankta Kruco redakti
La katedralon, kiu estis detruita dum la religiaj militoj, oni ekrekonstruis egalaspekte ekde la reĝado de Henriko la 4-a, sed la fasado, pordegoj, turoj ne jam estis konstruitaj. La fronto de la katedralo estas la ununura gotika katedralo, kiu estis konstruita dum la 18-a jarcento. Tial ties stranga, ĉarma, tute aparta stilo, unika sintezo de apriore ne kongruigeblaj gustoj.
La Reĝa Ponto redakti
La Reĝa Ponto aŭ Ponto de Georgo la 5-a estas la plej malnova ponto de la urbo. Kvar turoj gardas la transirejon.
Place du Martroi redakti
Place du Martroi estas placo, kiu markas la centron de la urbo. La vorto Martroi venas de la latina vorto martyretum, kiu signifis kristanan tombejon. La centron de la placo ornamas statuo de Johana de Arko (kiu estas pli alta ol ĝia ĉevalo).
Servoj redakti
Famuloj redakti
Partneraj urboj redakti
La civitanoj kaj institucioj de Orleano proksime kunlaboras kun la sekvaj urboj[1]
Inter ili, la loka Esperanto-klubo aparte flegas la kunlaboron kun la partneraj klubo en Münster, Krakovo, Taragono kaj Trevizo.
Bildaro redakti
-
-
placo Sainte-Croix
-
hospitalo Madeleine
-
kirko Saint-Paterne
-
historia domo de Jeanne d’Arc
-
Cathédrale Sainte-Croix vespere
-
Cathédrale Sainte-Croix dumtage
-
la blanka turo
-
hotelo Groslot
-
historaj burĝaj domoj urbocentre
-
mezepoka trabfaka domo
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- ↑ Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.