Trabfaka domo

historia domo kun ligna skeleto kies fakoj (trusa sistemo) estas plenigita de brika masonaĵo

Trabfaka domoTrabfakdomo estas historia domo kun ligna skeleto (trabfakaĵo) kies fakoj (trusa sistemo) estas plenigita de brika masonaĵo. [1]

Schiltach en la Nigra Arbaro, germana trabfaka vojo

Ĝi estas skeletkonstruaĵo el ligno ĉe kiu la horizontala rigidigado (ekzemple kontraŭ vento) okazis per oblikvaj ŝtreboj kaj la intertrabaĵoj (= „fakoj“) estas plenigita per lomkovrita lignoplektaĵo aŭ per brika masonaĵo. La konstrulignoj estas jungitaj laŭ ĉarpentista maniero laŭeble komplete evitante metalajn jungaĵon kiel najlojŝraŭbo.

Konstruktoj redakti

Planado redakti

En fruaj jaroj la ĉarpentisto estis ankaŭ la konstruestro. Hodiaŭ la planado estas la tasko de arĥitekto kaj konstruinĝeniero.

Konstruelementoj redakti

 
Konstruelemento de faktraba domo en framkonstruo
 
kruda konstruaĵo de Egerlanda faktraba domo en la Oberpfalz, majo 2013
 
liberigita konstrukto kun fakoj el lignoplektaĵo kaj lompuco kaj fakoj kun ŝtonoj

La vertikalaj lignaĵoj nomiĝas fostoj, la oblikvaj ŝtreboj, la horizontalaj solivoj, framogirto..

Materialo redakti

En Eŭropo la ĉarpentistoj plej ofte uzas tigfruktan kverkontigfolian kverkon, sed ankaŭ abio. Ili estas tre rezistemaj kaj nur malrapide putriĝas. .

La fakoj estas plenigitaj per lignoplektaĵo, lompuco, per videblaj brikojmasonaĵo aŭ per adoboj.

Ornamaĵo en la truso redakti

La arta formado de faktrabaj domoj estas malsamega depende de la regiono kaj konstrutempo. Ornamaĵoj povas esti la aranĝado de kromaj fostoj kaj aliaj lignaĵoj sen statikaj taskoj. Oftas lignoskulptaĵoj kaj pentrado kaj kolorado de la fakoj.

Ĉe faktrabaj domoj ekzistas i.a. jenaj ornamaĵoj:

kaj multaj aliaj.

Historio redakti

 
lignoframa konstrukto, minoa tipo, ĉ. 1700 a. Kr. en Akrotiri sur Santorino
 
Antikva domo en Herkulano kun faktrabaj elementoj

Fundamentoj de neolitikaj domoj (kulturo de Michelsberg) konstruitaj en faktraba texniko kun soklaj ŝpaloj estis trovitaj .[2]

La romia arĥitekto Vitruvio menciis ĉ. la jaro 33 a. K. en sia verko De Architectura la faktraban konstruoteĥnikon.[3] [4] En la romia urbo Herkulano konserviĝis konstruaĵon, kiu parte ests konstruita en faktraba konstruarto (latine: Opus Craticium). Ankaŭ la tiel nomata romia stridomo el la unua jarcento. Ĝis la frua mezepoko tamen dominis en Eŭropo fostodoma teĥniko. La kutima faktraba teĥniko de domoj en meza Eŭropo norde de la Alpoj – en Germanio, Francio, Anglio kaj Skandinavio - komencis en la unua duono de la 12-a jarcentokaj ekde la alta mezepoko ĝis komenco de la 19-a jarcento estis sur soklaj ŝpalo konstruitaj faktrabaj konstruktoj. Faktrabaj konstruaĵoj estis ankaŭ konataj en lignoriĉaj regionoj de la Otomana Imperio, de Bulgario ĝis Sirio. La lomo por plengi la fakojn estis trovebla preskaŭ ĉie. Ankaŭ la ligno estis pli facile trovebla ol taŭgaj ŝtonoj, sed antaŭ ĉio ligno estis pli facile transportebla (sur la fluejo flosata).

13-a – 14-a jarcento redakti

Ĝi en la 1970-a jaroj la aĝo de la faktrabaj konstuaĵoj nur povas esti divenantaj baze de la la konstruktaj kaj stilaj elementoj. Post la 1970-aj jaroj la aĝo povas esti relative ekzakte mezurita per dendrokronologio. Tiaj esploradoj en la jaro 1984 montris, ke la plej aĝa faktraba domo de la tiama federacia rspublikio Germanio troviĝis en la centro de Göttingen, kie staras domo el la jaro 1276.[5] Intertempe montriĝis ke du aliaj domoj en Esslingen am Neckar estas malpli aĝaj: domo en Heugasse 3 el la jaro 1262/63 kaj la alia en Webergasse 7 el 1267. La malnovaj kvartaloj de Esslingen, Göttingen kaj Limburg (Lahn) havas speciale multajn faktrabajn domojn el la 13-a ĝis la 14-a jarcento; en Limburg estas sole 6 faktrabaj domoj el la jaroj 1289 ĝis 1296. Ili rezultiĝis el la rekonstruo de la urbo post granda incendio en la jaro 1289. Ankoraŭ eblas ke estas trovataj pliajn domojn, eksemple en Erfurt [6] kaj Ingelfingen,[7]

15-a jarcento redakti

En Germanio tri stilaj grupoj estas distingeblaj:

16 – 18-a jarcento redakti

La faktraba konstruado de la 16-a ĝis 18-a jarcento konsistas el multaj ornamaj formoj.

19-a jarcento redakti

Komence de la idustriigado mineralaj kaj metalaj konstruaĵoj povas esti pli facile kaj pli malmultkoste farataj kaj transportataj. Tiuj ankaŭ estis - male al ligno - praktike senlimaj, tial la masivkontruo pli kaj pli dominis super la trdicia lignokonstuo. La relativ maldikaj kaj incendiendanĝerigataj muroj de fakkonstruaĵoj, kiuj ankaŭ etas reletive ofte vartindaj ne sufiĉass por la tiamaj postuloj..[8]

20-a kaj 21-a jarcentoj redakti

 
modena prefabrikita domo en ligna skeletkonstruo, kiu erare estas nomata faktraba konstukto.

Nur jam ekde 1900 faktrabaj domoj estis konstruataj pli malofte en Germanio. Male en Nordameriko, tie la evoluo okazis alimaniere. Tie la lignoframa konstrukto, evoluiĝis surbaze de la el Eŭropo importita faktraba teĥniko.

Tradicia faktraba konstruo en la 21-a jarcento redakti

Komence de la 21-a jarcento en Germanio ekzistis ankoraŭ kelkaj konstrufirmaoj, kiuj specialiĝis je faktrabaj domoj en tradicia konstrumeniero.

Disvastigo redakti

Germanio redakti

 
domo "Kickelhain" en Mosbach

Malgraŭ la grandegaj detruoj de la Dua Mondmilito ekzemple en Braunschweig, Frankfurt ĉe Majno, Hamburg, Hanovro, Halberstadt, Hildesheim, Kassel kaj Nurembergo kaj perdoj dum la postmilita tempo konserviĝis en Germanio pli ol du milionoj da fakkonstruaĵoj, al kiu ankaŭ apartenas kelkaj faktrabaj preĝejoj. [9] La fakkonstuaĵoj formas la bildon de tutaj malnovaj urbokenoj kaj vilaĝaj kernoj. En Stolberg (Harz) konserviĝis la kompleta kerno el pli ol 500 jaroj da faktraba konstrukto. En la kamparo troviĝis ankaŭ multajn libere starantaj etbienoj. Hodiaŭ preskaŭ nur la suda paro de Bavario estas grandparte senfaktraba.

 
foirplaco en Dornstetten

Svisio redakti

 
faktraba surkonstruaĵo de 1550: Burgo Zug en Zug, Svisio

En la nordorienta Svislando, precipe en la kantono Thurgau kaj en la vinlando de Zuriko, estas pli ol 90 % de la malnovaj agrikultivistaj domoj faktrabaj domoj; en tiu regiono (oni divenas pli ol 600.000 kompletaj faktrabaj domoj kaj multaj miksformoj) ekzistas vilaĝoj (Unterstammheim kaj Oberstammheim, Nussbaumen, Üsslingen), kiu preskau nur konsistas el faktrabaj domoj. Tipaj estas la ruĝa farbado de la fostoj kaj girtoj kaj la blankaj fakoj. La ortangulaj fakoj preskaŭ ĉiam havas kverŝtreboj. Por konservi la faktrabaj konstruaĵoj ekzistas la subĉiela muzeo Ballenberg.

Aŭstrio redakti

 
la „Wirtshaus zur Rose“ (gastejo al la rozo), konstruita en 1735 de Johannes Lutz en la maniero de pompa faktraba konstuo de Thurgau, faktraba konstrukto en Gaißau, Vorarlbergo, Aŭstrio

Klasika faktrabaĵo preskaŭ ne aperas en Aŭtrio. Nur unuopaj konstruaĵo en Vorarlbergo ekzistas.

Francio redakti

 
domo en la strato de Martainville 178-182 en Rouen

Dum en Alzaco la germanstilaj faktrabaj domoj de frankoniaj kaj alemanaj tipoj, precipe en Normandio kaj Ĉampanjo ekzistas multajn francstilaj faktrabaĵoj. Ĉi tie la du mondmilitaj kaŭzis grandajn perdojn. Kompletaj faktrabaj ensembloj ekzistas ankoraŭ en Rouen kaj Troyes kaj en malgrandaj lokoj. Ofte faktrabaj domoj troviĝas en multaj vilaĝoj de Ĉampanjo.

En Normandio ekzistas multaj malgrandaj senjoraj domoj el faktraba konstrumaniero. La vertikalaj fostoj de francaj faktrabaĵoj estas tre mallarĝaj kaj staras inter ĉefajfostoj dense unu apud la alia. Ofte la lignoj estas neregule, kompare al la germanaj konstruaĵoj. La neregulaj fostoj estas koncie integrita formelemento. La riĉaj lignoskulptaĵoj substrekas la alte evoluita metiista arto de francaj ĉarpentistoj.

Eŭskio redakti

 
faktrabaj domoj kiel envicaj domoj en Ustaritz (Lapurdo)

Tradiciaj eŭskaj domoj kun faktrabaj elementoj estas libere starantaj bienoj ( eŭske baserriak)[10]. La supraj etaĝoj estis konstruitaj en framkonstruo. La fakoj estis aŭ kiel lignoplektado kun lompuco aŭ kun romŝtonoj kun kalkaĵo. Videblaj vandoj ofte estas el nepucitaj brikoj. Kvankam la portanta konstrukto estas el ligno, la lignaĵo nur estas videblajnur je la fronta fasado. La lignaj balkoj estas plej ofte ruĝe farbitaj.

Faktrabaj domoj en vilaĝoj kaj urboj estas konstruitaj kiel envicaj domoj. Vidu tiun sur la foto el la vilaĝo Uztaritz.

Belgio redakti

 
duopla domo kun fragmita tegmento el la 18-a jarcento, subĉiela muzeo Fourneau Saint Michel en Saint-Hubert, Belgio

En Belgio la plej multaj faktrabaj domoj troviĝas en la provincoj Lieĝo, Limburgo kaj Luksemburgo. En la liberaeraj muzeoj Fourneau Saint-Michel kaj Bokrijk multaj faktrabaĵoj estas rekonstruitaj. En la urbo Lieĝo dum la lastaj jaroj multaj faktrabaj domoj estas elspezige renovigitaj. Tipa estas por urbaj domoj, ke la teretaĝo estas masonita kun bluŝtonosabloŝtonokaj nur la supraj etaĝoj estas faktrabaj. Bona ekzemplo estas la naskiĝdomo de la komponisto André-Modeste Grétry. Hodiaŭ ĝi estas muzeo.[11]

Anglio redakti

 
“Little Moreton Hall“ en Congleton, konstruita 1559

Ankaŭ en Anglio estis kaj estass multaj faktrabaj domoj. La faktraba konstrukto ofte havas signifoplenan simileco kun la franca.

Multaj anglaj urboj ankoraŭ havas belajn ekzemplojn, ekzemple la nordangla York kaj ankaŭ Londono la faktraba konstruarto ludis gravan rolon. En City of London ankoraŭ konserviĝis faktraba domo el la 16-a jarcento. Konserviĝis impresaj faktrabaj konstruaĵoj ekzemple en East Anglia, Warwickshire, Worcestershire, Herefordshire, Shropshire kaj Cheshire, kie Little Moreton Hall estas unu el la plej bonaj anglaj faktrabaj domoj.

Italio redakti

 
Faktraba domo en Biella, Piemonto.

Ekzistas maloftaj ekzemploj de faktrabaj domoj en norda Italio, ekzemple en Piemonto, en Lombardejo Como, kaj en Bologna.

Polio redakti

 
„Dom Kołodzieja” (radfarista domo) en Zgorzelec, Polio

En la norda parto de Polio (en la iamaj partoj kiuj apartenis al Prusio) faktrabo estas konata. En la pola faktrabo nomiĝas „prusa muro“ .

Ĉeĥio redakti

 
Číhaná, Ĉeĥio

Ankaŭ en partoj de Ĉeĥio, precipe en Bohemio ekzistas multaj faktrabaj konstruaĵoj, ekz. en vilaĝo Doubrava. En municipo Klášterská Lhota estas ekz. trabfaka kapelo.

Rusio redakti

Dosiero:Fischdorf2009.JPG
faktrabaj domoj en en Orienta Prusio

Malgraŭ la granda detruo en la Dua Mondmilito multnombaj faktrabaj domoj konserviĝis en Orienta Prusio, la hodiaŭ regiono Kaliningrada provinco. Multaj faktrabaj domoj en la urbo Kaliningrado (aŭ Kenigsbergo) kaj la mara banejo Selenogradsk.

Litovio redakti

 
teatra placo en Klaipėda, Litovio

IFaktrabaj domoj troviĝas tie precipe en la Memel-regiono, antaŭ ĉio en la urbo Klaipėda.

Grekio redakti

Pro la manko de ligno maloftas faktrabaj domoj.

Sur la insulo Lefkado oni decidis en la 18-a jarcento pro la oftaj tertremoj la enkonduko de faktrabaj konstrukto. Tiuj kontruaĵoj tre rememoras al la mezeŭtopaj ekzemploj. Ili estis tamen pli buntaj.

Brazilo redakti

 
Ivoti, Brazilo

Pro la germanaj enmigrinto ekzistas faktrabaj domoj ankaŭ en Brazilo. Ekzistas urboj en la sudo de Brazilo kun multaj faktrabaj domoj, ekzemple en Ivoti, Dois Irmãos, Nova Petrópolis, Teutônia, Blumenau, Joinville, Jaragua do Sul, Pomerode, Campos do Jordão kaj Curitiba.

Usono kaj Aŭstralio redakti

 
faktraba bieno en Emmet, kantono Dodge (Wiskonsino), Usono, konstruita ĉirkaŭ la jaro 1850 por la silezia elmigrinto Friedrich Kliese

Japanio redakti

 
Kastelo Himeji, japana kastelo konstruita sur sekmasonaĵo kun faktraba konstrukto

La fosta konstrukto kaj speziale pompaj tegmentejoj oni uzis ĉe japanaj kasteloj.

Restaŭrado kaj rekonstruado redakti

 
Rekonstruado de la renversita sukerkonuso

Ankaŭ en kelkaj subĉielaj muzeoj troviĝas multaj restaŭritaj faktrabaj domoj, ekzemple en la Hessenpark.

Referencoj redakti

  1. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99
  2. Almut Bick: Die Steinzeit. Theiss WissenKompakt, Stuttgart 2006. ISBN 3-8062-1996-6
  3. Johannes Wetzel: Holzfachwerk, Expert-Verlag 2003, ISBN 3-8169-2243-0 (Seite 19)
  4. Dr. Hans-Dieter Bottke: Römische Mietshäuser Arkivigite je 2015-08-14 per la retarkivo Wayback Machine Dissertation, Universität Duisburg 1999
  5. Neue Presse, Hannover vom 14. März 1984
  6. domo-thueringens-in-erfurt-entdeckt/1640.htm Ältestes Faktraba domo Thüringens in Erfurt entdeckt Arkivigite je 2016-08-17 per la retarkivo Wayback Machine auf bauingenieur24.de
  7. Judith Breuer: In Ingelfingen steht eines der ältesten Häuser Deutschlands. Gesucht wird eine Nutzung. In: Denkmalpflege in Baden-Württemberg. Heft 4/2013, S. 233-235 (Online).
  8. Rudi Krauß: Fachwerk im Landkreis Kitzingen, aufgezeigt an Fachwerkbauten in Dettelbach und Umgebung. In: Jahrbuch für den Landkreis Kitzingen. Verlag J. H. Röll GmbH, Dettelbach 2014. ISBN 978-3-89754-434-5. S. 259–279.
  9. http://www.zdf.de/terra-x/deutschland-saga-mit-christopher-clark-ueber-deutsche-traditionen-und-mentalitaet-teil-2-35897808.html[rompita ligilo]
  10. Alfred Bäschlin: La arquitectura del caserío vasco Eusko Ikaskuntza, Donostia 1992
  11. David Houbrechts, Le logis en pan-de-bois dans les villes du bassin de la Meuse moyenne (1450-1650), Dossier de la Commission Royale des monuments, sites et fouilles, Liège, Commission Royale des monuments, sites et fouilles, 2008, 314 pàgines, ISBN 978-2-8056-0000-5

Literaturo redakti

Ĝenerala literaturo redakti

  • Günther Binding, Udo Mainzer, Anita Wiedenau: Kleine Kunstgeschichte des deutschen Fachwerkbaus. Darmstadt 1989, ISBN 3-534-06900-5
  • Wilhelm Fiedler: Das Faktraba domo in Deutschland, Frankreich und England. Originalausgabe: Berlin 1903, Reprint: Leipzig 2006, ISBN 978-3-8262-3003-5
  • Manfred Gerner: Fachwerk. Instandsetzung, Sanierung, Neubau. DVA, München 2007, ISBN 978-3-421-03575-2
  • G. Ulrich Großmann: Der Fachwerkbau in Deutschland. Das historische Faktraba domo, seine Entstehung, Farbgebung, Nutzung und Restaurierung. 3. erweiterte Auflage, Dumont, Köln 2004, ISBN 978-3-8321-7463-7
  • G. Ulrich Großmann: Fachwerk in Deutschland – Zierformen seit dem Mittelalter. Petersberg 2006, ISBN 978-3-86568-154-6
  • Wolfgang Lenze: Fachwerkhäuser, restaurieren – sanieren – modernisieren. 9., erw. Aufl. 2013, ISBN 978-3-8167-8949-9
  • Heinrich Stiewe: Fachwerkhäuser in Deutschland. Konstruktion, Gestalt und Nutzung vom Mittelalter bis heute. Primus, Darmstadt 2007, ISBN 978-3-89678-589-3
  • W. Prieser: Das Holzfaktraba domo. In: Ausbau, Heft 3/1957, S. 180–190, Paul-Christiani-Verlag, Konstanz 1957

Unuopaj regionoj redakti

  • libroserio Das deutsche Bürgerhaus. Verlag Ernst Wasmuth, Tübingen 1959– (rigardu ankaŭ Bandübersicht im Bayerischen Verbundkatalog)
  • Anton von Behr: Rheinische Fachwerkbauten aus den Regierungsbezirken Coblenz und Trier von Rheim und Mosel, Eifel, Westerwald und Hunsrück. Trier 1905 (Digitalisat)
  • Wilhelm Hansen, Herbert Kreft: Fachwerk im Weserraum. Hameln 1980
  • Fred Kaspar: Fachwerkbauten in Westfalen vor 1600. 1978 (Volltext als PDF Arkivigite je 2015-01-19 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Fred Kaspar: Fachwerkbauten des 14. bis 16. Jahrhunderts in Westfalen. 1986 (Volltext als PDF Arkivigite je 2015-01-18 per la retarkivo Wayback Machine)
  • Helmut Nachtigall: Zimmermannskunst im Hüttenberg – der Hüttenberger Hof. N.G. Elwert Verlag, Marburg 1973, ISBN 3-7708-0479-1
  • Herbert Nicke: Bergisches Fachwerk. Ein Streifzug durch Architektur und Geschichte des rechtsrheinischen Fachwerkbaus. Martina Galunder-Verlag, Wiehl 1996, ISBN 3-931251-10-1
  • Hermann Dieter Oemler: Fachwerk in Wernigerode. Oemler-Verlag, Wernigerode 1999, ISBN 3-9805751-1-X
  • Ursula Pfistermeister: Fachwerk in Franken. Carl, Nürnberg 1993, ISBN 3-418-00367-2
  • Rudi Krauß: Fachwerk im Landkreis Kitzingen, aufgezeigt an Fachwerkbauten in Dettelbach und Umgebung. In: Jahrbuch für den Landkreis Kitzingen. Verlag J. H. Röll GmbH, Dettelbach 2014. ISBN 978-3-89754-434-5. S. 259–279
  • Robert Slawski: Braunschweiger Fachwerk. Braunschweig 1988
  • Hermann Schilli: Fachwerkbauten in Baden, 1981, ISBN 3-921340-54-3
  • Alfred Baeschlin: La arquitectura del caserío vasco. Eusko-ikaskuntza, Argitalpenak, Donostia 1992, ISBN 84-87471-34-X (http://www.eusko-ikaskuntza.org/eu/publicaciones/colecciones/cuadernos/articulo.php?o=10809)
  • Michel Duvert, Xemartin Bachoc: Charpentiers basques et maisons vasconnes, 2001 (eŭska)
  • Dieter-Jürgen Mehlhorn: Das baskische Bauernhaus: Lebensweise, Siedlung und Haus des Bauern im spanischen Teil des Baskenlandes. Werner-Verlag, Düsseldorf, 1988, ISBN 3-8041-2690-1
  • Irmtraud Schaarschmidt-Richter (teksto), Mo Nishikawa (fotoj): Himeji Castle, Ernst und Sohn, 1998, ISBN 3-433-02714-5

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti