Stolberg (Harco)

(Alidirektita el Stolberg (Harz))
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Stolberg en la mezalta montaro Harco en centra Germanio. Ankaŭ ekzistas samnoma komunumo Stolberg en la germana regiono Rejnlando, krome simile literumita komunumo Stahlberg en la germania federacia lando Rejnland-Palatinato.

Stolberg [ŜTOLberk] estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de septembro 2010 parto de la ampleksigita komunumo Südharz ("suda Harco") en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Mansfeld-Suda Harco de la federacia lando Saksio-Anhalto. La 31-an de decembro 2008 la tiam ankoraŭ memstara urba komunumo havis 1292 loĝantojn.

Stolberg
Blazono

Stolberg in MSH.svg
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Mansfeld-Suda Harco
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 034654
Poŝtkodo 06547
Aŭtomobila kodo MSH
Politiko
Demografio
Loĝantaro (stato: fine de 2008)
Geografio
Geografia situo 51° 34′ N, 10° 57′ O (mapo)51.56666666666710.949722222222Koordinatoj: 51° 34′ N, 10° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 340 m
Areo 67,52 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-suedharz.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Historio kaj arĥitekturoRedakti

La iama rezideja urbo fascinas per kompakta ensemblo de pli ol 400 framskeletaj domoj. Ĝi estas naskiĝloko de la gvidanto de la kamparana milito Thomas Müntzer kaj de Juliana zu Stolberg, la prapatrino de la nederlanda reĝa dinastio.

Medio naturaRedakti

La urbo troviĝas ene de biosfera rezervejo Karstlandschaft Südharz kun la plej granda germana karsta kaverno Heimkehle, la epizoda lageto Bauerngraben, la kirketo en Schwenda, la belvedero Josephskreuz kun la plej granda lorenokruco en la regiono ktp.

VidindaĵojRedakti

  • Kastelo Stolberg
  • Belvedero Josephskreuz
  • Muzeoj Alte Münze kaj Kleines Bürgerhaus
  • Paroĥa preĝejo de Sankta Marteno, kie predikis jam Lutero
  • Scenejo de kabareta arto Anderswelt-Theater
  • Naĝejo aventuriga Thyragrotte
  • Erlebnishof Alte Posthalterei

LiteraturoRedakti

  • Johann Arnold Zeitfuchs: Stolbergische Kirchen- und Stadt-Historie. Frankfurt/M. 1717 (Digitalisat)

Eksteraj ligilojRedakti

 
la historia urbodomo
 
kastelo Stolberg