Konstruelemento
Konstruelemento en la konstrufako estas unuopa parto, elemento aŭ ero, el kiu konsistas konstruaĵo. Temas pri bloka kaj geometrie relative simpla korpo, kiu havas unuecan konsiston kaj konstruon.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/56/Corinthian_Column_of_the_Temple_of_Zeus_in_Athens.jpg/220px-Corinthian_Column_of_the_Temple_of_Zeus_in_Athens.jpg)
Ekzemploj estas muroj, apogilo, plankoj kaj plafonoj - aŭ la slaboj, ŝtalbetonaj antaŭfabrikitaj konstrupartoj multe uzataj en la slabokonstruaĵoj de la socialismaj ŝtatoj en la dua duono de la 20-a jarcento.
En komercejoj de konstrupartoj ofte ankaŭ geometrie pli komplikaj partoj kiel pordoj aŭ fenestroj, kiuj facile anstataŭigeblas sen influi la statikon de la konstruaĵo, nomatas "konstruelementoj".