Plafono (arkitekturo)
Plafono estas en la arkitekturo (preskaŭ ĉiam) horizonta konstruaĵoparto, kiu limigas ĉambron supre. Laŭ Francisko Azorín plafono estas Horizontala aŭ kurba surfaco formanta la supran internan parion de ĉambro, galerio, k.c.[1] Li indikas etimologion el la latina planus fundus (plata fono). Kaj li aldonas terminojn por tipoj de plafono: nome plata, trogoforma, panelita, pentrita. ligna.[2]
Priskribo
redaktiPlafono devas plukonduki ŝarĝojn al la apogantaj konstruaĵopartoj kiel muroj aŭ apogiloj kaj krome ofte ankaŭ plenumi funkciojn kiel protekto kontraŭ vetero (tegmentplafono), malvarmo respektive varmego (varmoprotektado), bruo (sonprotektado) kaj fajro (incendiprotektado), eventuale ankaŭ protekto kontraŭ venenaj aŭ sandamaĝantaj substancoj aŭ eksplodoj (bunkroplafono).
La elekto de la konstrumaniero kaj de la uzotaj materialoj dependas de la supre menciitaj postuloj kaj de la apogdistanco de la plafono. La plej ofte uzataj estas:
- ligno, precipe en la loĝejkonstruado kiel lignotraba plafono
- naturŝtono, muraĵo, ekzemple kiel volbaĵoplafono
- ŝtalo aŭ aluminio, ekzemple en la industrikonstruado kiel trapeclada plafono
- betono, ŝtalbetono aŭ prestreĉita betono, ekzemple kiel ebena plafono, parte prefarita plafono
- kombino de materialoj, ekzemple ŝtaltrabo-brika plafono (germanlingve Kappendecke), ŝtalligita plafono, hurdisplafono
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 166.
- ↑ Azorín, samloke.
Literaturo
redakti- Georg Barkhausen u. a.: Balkendecken. Gewölbte Decken (Gewölbe). Verglaste Decken und Deckenlichter. Sonstige Decken-Constructionen. (= Handbuch der Architektur; Teil 3. Die Hochbau-Constructionen; Bd. 2: Raumbegrenzende Constructionen; Heft 3). Bergsträsser, Darmstadt 1895 (Digitalisat) (germanlingva)