Apogilo (konstruelemento)

Apogilo estas plejofte vertikala konstruelemento, kiu enprenas kaj plukondukas ŝarĝojn ĉefe en direkto al sia laŭlonga akso. Ĝi estas bastonforma premomembro, kies pli grandaj transverssekcaj mezuroj – dislimige al vando – ne superas la kvaroblan de la pli malgranda mezuro.

Metala pilastro kiel apogilo.

Priskribo redakti

Kiel materialo taŭgas ĉiuj konstrumaterialoj, kiuj havas sufiĉan premreziston. En la konstrufako oni uzas por tio inter alie:

La portkapablo de apogilo dependas de la stabileco de la elektita materialo, de la transverssekca geometrio, de la longeco resp. alteco de la apogilo, de la abutmentaj kondiĉoj je la finaĵoj (ĉu turneblaj aŭ fiksitaj), geometriaj malperfektaĵoj ekzemple oblikveco, kurbeco aŭ torditeco kaj la speco kaj la kombinaĵo de efikoj.

Apogiloj kun pli grandaj mezuroj ankaŭ nomiĝas pilastroj (ekz. pontpilastroj), ankaŭ je masonaj aŭ ŝtonaj farmanieroj. Apogiloj kaj pilastroj ne substaras, male al kolono, ne ajnan arĥitekturan sistemon (bazo, fusto kaj kapitelo) aŭ klasifikon (kolonaj ordoj).

Apogiloj laŭ klasika kolona ordo redakti

La klasika kolona ordo uzas la terminon apogilo por portaj konstruelementoj. Apogilo laŭ tiu povas havi du malsamajn formtipojn, kiujn oni komprenas kiel kontrastaj: pilastro kun kvadrata aŭ plurangula transversa sekciaĵo kaj kolono kun ronda transversa sekciaĵo.

Leon Battista Alberti difinis pilastron kiel restaĵon de tratruigita muro. Li alordigas ĝin al la statike efika kernkonstruaĵoj kaj postulas, ke pilastroj principe portu arkojn. Apogilo estas komprenata kiel liberstara elemento, kiu devenas de la lignoarhitekturo kaj apartenas al la kategorio de aplikata ornamaĵo. Kolono per tio estas sekundara unueco, kies neceso rezultas el la malperfektaĵo de la kernkonstruaĵo kaj kiu fakte ne estas necesa.

Pratipo de skema formaĵo el kolonoj kaj pilastroj kiel apogaj elementoj estas la ekstera fasado de la Koloseo en Romo. Tiu ĉi skemo fariĝis, disvastigite per la traktaĵoj de Leon Battista Alberti, Sebastiano Serlio, Giacomo Barozzi da Vignola, Andrea Palladio kaj Vincenzo Scamozzi centra motivo de novepoka konstruado ekde la 15-a ĝis la komenco de la 20-a jarcento.

Difinoj redakti

Laŭ Francisko Azorín Apogi estas Subteni, firmigi objekton, konstruaĵojn pere de trabo, fosto aŭ aliaĵo.[1] Tiurilate li listigas ankaŭ la terminojn apogilo, apogilaro, apogarko, apogmuro, apogtrabo, apogpunkto, klinapogo.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 17.

Vidu ankaŭ redakti