Strebo (arkitekturo)

En arkitekturo, strebo estas rigida peco kiu subtenas du aliajn kaj plutenas ilin en fiksa stato.

Streboj de ponto.

Laŭ Francisko Azorín strebo estas Masonaĵo, stango kontraŭstaranta puŝon de konstruaĵo.[1] Li indikas etimologion el la antikva germana streben (apogi). Kaj li aldonas la terminon strebi, por kontraŭstari puŝon; meti deŝargilon, streĉi forton por atingi iun celon.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 191.
  2. Azorín, samloke.