Pierre Delaire

franca Esperanto-aktivulo (1919 - 1985)

Pierre DELAIRE [proksimuma prononco: pjer deler] (naskiĝis la 30-an de decembro 1919 en Orleano, mortis la 22-an de junio 1985 en Orleano[1]) estis franca esperantisto. [2]

Pierre Delaire
Persona informo
Naskonomo Pierre Maurice Guy Delaire
Naskiĝo 30-an de decembro 1919 (1919-12-30)
en Orléans
Morto 22-an de junio 1985 (1985-06-22) (65-jaraĝa)
en Orléans
Lingvoj francaEsperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
vdr

Li loĝis en Orleano, en centra Francujo. Li estas nun plej konata kiel esperantiginto de La Eta Princo de Antoine de Saint-Exupéry. Paradokse, la interreto entenas malmultajn informojn pri Pierre Delaire. En ĝi ja troviĝas kelkaj informoj pri liaj libroj, sed preskaŭ nenio pri lia vivo.

Post la morto de Delaire, la franca Esperantisto Jean-Louis Texier (m. 2009) akceptis de la filoj de la forpasinto liajn arkivojn. Ĉirkaŭ la jaro 2003, Texier transdonis preskaŭ ĉiujn el ili al la Orleana Esperantista grupo (“Espéranto-Loiret”), konservante nur kelkajn leterojn.

Infanaĝo redakti

Pierre Delaire kontaktiĝis infanaĝe kun Esperanto. En artikolo aperinta en 2007 ĉe www.gazettedorleans.fr, subskribita per “Jack”,[3] oni legas, pri la ĉiuaprila orleana komerca foiro:

1928 […] Okaze de la tiujara foiro, s-ino Magnus havis budon en la festa salonego por konigi la universalan lingvon Esperanto. Kun ŝi estis du knaboj: la fratoj Delaire. Unu el ili famiĝis, ĉar li estis la unua instruisto lanĉinta en elsendo de “Radio Paris” kursojn pri Esperanto.

En 1928, Pierre Delaire estis okjara. Legante la liston de liaj publikigaĵoj (vd. ĉi-suben), oni konstatas, ke, jam kiel 16-jarulo, li multe aktivadis por Esperanto. Li neniam ĉesos.

La centro Esperanto-Office fondita de Delaire redakti

En 1936 (16- aŭ 17-jara), eble eĉ antaŭe, li fondis, en sia urbo, Orleano, centron nomatan unue simple Esperanto-Office, poste Centre national Esperanto-Office (CNEO) — t. e. Nacia Centro Esperanto-Office.[4] Ĝia adreso, almenaŭ inter 1953 kaj 1961,[5] estis 9 bis, rue du Commandant-de-Poli, Orléans, Francujo. La kontrakto subskribita de Delaire en 1981 kun Kanada-Esperanto Asocio kaj la franca eldonejo Gallimard pri la dua Esperanta eldono de La Eta Princo donas kiel adreson de CNEO: 46 bis, boul. Alexandre Martin, B. P. 2002, 45010 Orléans CEDEX.[6]

Sian centron li direktis ĝis sia morto. Li havis iam kaj tiam kunlaborantojn, sed eble neniam verajn dungitojn.

En kaj per tiu centro Delaire instruis Esperanton, rekte aŭ koresponde, kaj eldonis Esperantajn librojn, ĉefe lernolibrojn, kaj tiel subtenis sin.

Laŭ atesto[7] de la esperantisto Jean-Louis Texier, kiu bone konis Delaire-on, povus esti, ke CNEO havis, almenaŭ ĉirkaŭ 1950–53, butikon en la strato Descartes en Parizo. Tie ja ekzistis tiam butiko de esperantaĵoj, sed ne certas, ĉu ĝi havis ligon kun CNEO aŭ ne.

Kun la helpo de pluraj privatuloj kaj kelkaj Esperantistaj asocioj, li fondis libroklubon nomatan La Esperantista Libro-Klubo “Edelvejso”, kiun li direktis, kaj per kiu li publikigis almenaŭ du librojn, interalie la unuan eldonon de lia traduko de La Eta Princo en 1961. Dorse de ĉi-lasta libro kuŝas la listo de ĉiuj membroj-fondintoj de la Libro-Klubo. Eblas, ke, krom eldoni, la Libro-Klubo ankaŭ disponigis al siaj membroj Esperantajn librojn de aliaj eldonejoj, sed tio estas nura hipotezo.

"Kampanjo por la vulgarigo de Esperanto" redakti

Ĉi tiu estis la nomo de propaganda asocio, kiun li kreis en 1949, helpe de kelkaj samideanoj, kun la celo “fari konstantan kaj metodan propagandon de Esperanto per radio-elsendoj, artikoloj en la gazetaro, dissendo de propagandiloj al fakuloj, organizo de naciaj konkursoj, k.t.p.”[8] Ĉiun jaron li organizis inter siaj lernantoj konkurson, kies laŭreatoj ricevis kiel premion senpagan restadon ĉe Esperantistoj, ofte en Nederlando, sed ankaŭ, foje, en Anglujo kaj, alian fojon, en Hispanujo. Li reklamis la konkurson per artikoloj en francaj gazetoj, post kio sekvis aliaj artikoloj pri la premiitoj, kaj poste aliaj denove post ilia reveno hejme.

Grava parto de lia kampanjo estis gazetara servo, per kiu li ĉiumonate sendis al multaj francaj gazetoj mallongajn komunikojn pri diverslandaj okazaĵoj en Esperantujo, kune kun artikoloj.

Radio-elsendoj redakti

Dum kelka tempo, Delaire ankaŭ faris regulajn elsendojn pri Esperanto, ĉe la franca nacia radio (“Radiodiffusion française” — RF). Povas esti, ke liaj elsendoj titoliĝis “Radio-Esperanto”, sed tio ne certas. Dum kelka tempo li instruis Esperanton ĉiuĵaŭde ĉe “Radio-Paris”.[9] En liaj RF-elsendoj li intervjuis almenaŭ du francajn gravulojn favorajn al Esperanto: Georges Duhamel kaj Maurice Genevoix.

Georges Duhamel (1884–1966) estis fama franca verkisto kaj ano de la Franca Akademio. Delaire intervjuis lin la 23an de decembro 1954. Tiam Duhamel deklaris:[10]

Dum mia vivo, mi spektis la naskiĝon de pluraj provaj internaciaj lingvoj… Inter tiuj, Esperanto ŝajnas la plej plenumita, ĝi ŝajnas esti tiu, kiu devas vere sukcesi… Esperanto estas eble vokata al granda estonteco, aparte por la homoj devigataj vojaĝi, por kiuj tia ilo ege utilus. Dum kelkaj vojaĝoj miaj, mi devis viziti kvin, ses, sep malsamajn landojn… Mi ne povis paroli en la lingvoj de tiuj sep landoj. En tiaj kondiĉoj, komuna pont-lingvo montriĝus ja utila…
Ĉu Esperanto estas destinita doni artverkojn, literaturajn ĉefverkojn? Mi opinias, ke Esperanto povus iun tagon naski esceptajn verkojn, celantajn vastan, diversan publikon… Mi tre fieras konstati, ke kelkaj el miaj libroj publikiĝis brajle, kaj kelkaj Esperante.

Maurice Genevoix (1890–1980) estis alia fama franca aŭtoro, kaj vivdaŭra sekretario de la Franca Akademio. Lin intervjuis Delaire la 18an de februaro 1955. Diris s-ro Genevoix:[11]

Tio, kion mi deziras, kaj intense deziras, tutkore deziras, estas, ke la nacioj unue zorgu pri ĉio, kio povas proksimigi ilin, pri ĉio, kio povas alkonduki ilin al reciprokaj komprenado kaj tolerado. Kaj, en tiu kampo, lingvo dua, vere internacia kaj komuna, povas esti, memkompreneble, gravega, netakseble valora, por la venontaj generacioj. […]
Esperanto tute ne estas unuforma lingvo, robota lingvo, sed, male, lingvo natura kaj fleksebla. […]
Mi scias, kiu estas Zamenhof. Mi scias, ke vi tradukis verkojn el la universala literatura heredaĵo.Cetere vi devus daŭrigi tiun laboron. […]
Esperanto kapablas esprimi la plej subtilajn nuancojn de niaj pensoj kaj sentoj. Ĝi ebligas, do, esprimi sin en maniero plej ĝusta, plej literatura, plej estetika kaj plej kapabla kontentigi la mensojn plej postulemajn kaj apartajn. Kaj ĝi ne povas malfortigi la naciajn lingvojn. […]
Ĉar, dank’ al viaj konvinko, fido, konstantaj streboj, vi jam tuŝis la internaciajn opiniojn, ĉar la nombro de viaj adeptoj senĉese multiĝas, ĉar tiel la demando pri Esperanto fariĝis aktuala, vi jam survojas al venko. […]
Foje mankas lastmomente la decida impulso, tio, kion Lukrecio nomis “clinamen” [latina vorto signifanta “kliniĝo”], sed ĝuste tio, s-ro Delaire, estas via afero. En ĉi tiuj atomaj, ĉenreakciaj tempoj, vi estas tiu, kiu devas lanĉi tiun ĉenon. Kuraĝon, do, ĉar tiu ĉeno almenaŭ tute ne estas timinda, sed male esperinda.

Organizado de kongresoj kaj vojaĝoj redakti

 
Foto de grupo dum la "Internacia Esperanto semajno", en Krommenie (Nederlando), de la 12a ĝis la 20a de aŭgusto 1956 (organizita de Pierre Delaire, en la unua vico, apud la centra flago)

Dum multaj jaroj, Pierre Delaire organizis vojaĝojn por siaj lernantoj, al Nederlando, Jugoslavio, Bulgario kaj aliaj landoj. Li organizis "Kongresoj de amikecoj", en kiuj homoj venis por plezuro de praktiki la komunan lingvon Esperanto.

Libroj verkitaj, tradukitaj aŭ eldonitaj de Pierre Delaire redakti

Jen almenaŭ parta listo de liaj verkoj, tradukaĵoj kaj eldonaĵoj.[12] Ĉi-sube rektaj krampoj entenas [esperantigojn de titoloj] kaj [komentojn].

  •  
    Radiesteza Gazeto
    Radiesteza Gazeto — internacia esperantlingva organo de la radiestezoj kaj radiestezo-amikoj, 1937, monata gazeto eldonita de Delaire
  • Émile Christophe, Estu radiesteza serĉisto!, Esperanta traduko de Pierre Delaire, Parizo, Esperantista Centra Librejo, 1938 (214 paĝoj)
  • Pierre Delaire, Premier pas… — cette brochure comprend les deux premières leçons de l’Esperanto en douze leçons [Unua paŝo… — ĉi broŝuro entenas la du unuajn lecionojn de Esperanto en dek du lecionoj], Orleano, Centre National Esperanto-Office, ĉirkaŭ 1939 (16 paĝoj)
  • Pierre Delaire, L’Esperanto en douze leçons — cours élémentaire d’Esperanto [Esperanto en dek du lecionoj — elementa kurso pri Esperanto], 3a eldono, prefaco de intendanto-generalo Louis Bastien [1869–1961], Orleano, Esperanto-Office, 1945 (103 paĝoj)
  • Pierre Delaire, Bulletin officiel du Centre National Esperanto-Office [Oficiala bulteno de la Nacia Centro Esperanto-Office], 1947–
  • Pierre Delaire, L’Esperanto en douze leçons — cours pratique complet [Esperanto en dek du lecionoj —kompleta praktika kurso pri Esperanto], 5a eldono, prefacoj de intendanto-generalo Louis Bastien [1869–1961] kaj Pierre Tardieu, ilustraĵoj de Madeleine Villain, Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1955, (XXVII, 226 paĝoj)
  • Pierre Delaire. La Gazeto — bulletin officiel de la campagne pour la vulgarisation de l’Espéranto [Oficiala bulteno de la kampanjo por vulgarigo de Esperanto], 1957–1973
  • Pierre Delaire, L’espéranto : fil d’Ariane du cœur et de l’esprit — texte bilingue [dulingva teksto] — Esperanto: Ariadna fadeno de l’ koro kaj de l’ spirito, prefaco de Maurice Lavarenne, Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1959 (196 paĝoj)
  • Antoine de Saint-Exupéry, La Eta Princo — Kun akvareloj de la aŭtoro, Esperanta traduko de Pierre Delaire, antaŭparolo de Ralph Harry, Orleano, Esperantista Libro-Klubo “Edelvejso”, 1961 [La ilustraĵoj en ĉi eldono estas fakte senkoloraj liniaj paŭsaĵoj de la originalaj parte koloraj akvareloj de la aŭtoro.]
  • Pierre Delaire, L’Espéranto vivant — Cours pratique complet, encyclopédique — Grammaire et méthode directe [Vivanta Esperanto — Kompleta, enciklopedia praktika kurso — Gramatiko kaj rekta metodo], 7a eldono, prefacoj de intendanto-generalo Louis Bastien [1869–1961] kaj Pierre Tardieu, ilustraĵoj de Chantal Chavenon-Lanéry, Orleano, Centre National Espéranto-Office, 1965 (226 paĝoj) [Verŝajne temas pri pliampleksigo de lia Esperanto en douze leçons.]
  • Pierre Delaire, La Dolĉa Franclando, dediĉita al Jean Rostand, Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1972 (124 paĝoj) [Vojaĝmemoraĵoj.]
  • Pierre Delaire, Tu seras Espérantiste ! Résumé de l’essentiel qu’il faut savoir sur l’Espéranto, son utilité, son but interne, sa naissance, son histoire, sa facilité, sa grammaire simplifiée, sa diffusion dans le monde, sa presse, sa littérature, ses associations etc. [Ci estos Esperantisto! Resumo de la esencaj sciindaĵoj pri Esperanto, ĝiaj utilo, interna celo, naskiĝo, historio, facilo, simpligita gramatiko, disvastiĝo en la mondo, gazetaro, literaturo, asocioj ktp], Orleano, Centre National Esperanto-Office, 1975 (32 paĝoj)
  • Pierre Delaire, L’Espéranto vivant — cours pratique complet [Vivanta Esperanto — Kompleta, praktika kurso], Orleano, Centre National Espéranto-Office, 1976 (128 paĝoj)
  • Antoine de Saint-Exupéry, La Eta Princo — verkita kaj desegnita de Antoine de Saint-Exupéry, dua, reviziita Esperanta traduko de Pierre Delaire, Montrealo (Kanado), Kanada Esperanto-Asocio, 1984 (93 paĝoj) [Ĉi eldono enhavas kolorajn reproduktaĵojn de la originalaj ilustraĵoj de la aŭtoro.]
  • Antoine de Saint-Exupéry, La Eta Princo — kun desegnoj de la aŭtoro, tria, reviziita eldono de la Esperanta traduko de Pierre Delaire, Montrealo (Kanado), Kanada Esperanto-Asocio, kaj Parizo (Francujo), Espéranto-France, 2010 [Traduko reviziita de ses-homa internacia komitato, kun altkvalitaj reproduktaĵoj de la originalaj ilustraĵoj de la aŭtoro.]

Kaj fine senjara ero:

  • La belle histoire de la Croix Rouge : en espéranto / La bela historio de la Ruĝa Kruco, teksto liverita de UNESKO, Esperanta traduko de Pierre Delaire, ilustraĵoj de Jean Bernadac, Orleano, Centre National Espéranto-Office, jaro ne indikita (5–8 paĝoj)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Laŭ aŭtentigita kopio de la mortatesto de Delaire, disponigita de la orleana urbodomo. Jen la Esperanta traduko de ĝiaj unuaj frazoj:
    La dudek-duan de junio mil naŭcent okdek kvin, je la dek-naŭa horo, forpasis en sia hejmo je 1, Allée de Candolle, Pierre Maurice Guy DELAIRE, direktoro de Centre National Espéranto Office. Naskita en Orleano, la 30-an de decembro mil naŭcent dek naŭ. Filo de [ktp]
  2. La portreto prezentata en ĉi tiu artikolo ŝajnas esti farita el la sama foto, kiel tiu publikigita en longa artikolo pri li en la gazeto La Praktiko, marto-aprilo 1953.
  3. Gazette d’Orléans, 2007[rompita ligilo] (ligo valida 2010.7.7)
  4. Interesa demando estas, kial li elektis tiun nomon “Esperanto-Office”, kiu ŝajnas esti angla esprimo?
  5. Laŭ la ĉi-supre citata artikolo de La Praktiko (1953) kaj la unua Esperanta eldono de La Eta Princo (1961).
  6. Arkivoj de Kanada Esperanto-Asocio.
  7. Retmesaĝo skribita la 16an de majo 2009.
  8. Vd. la ĉi-supre citatan artikolon de La Praktiko (1953). La sekvaj informoj pri tiu kampanjo estas el la sama fonto.
  9. Je 9 h 30 sur ondlongo 348 metroj. Vd. la ĉi-supre citatan artikolon de La Praktiko (1953) kaj la sekvajn ligojn: Gazette d’Orléans, 2007[rompita ligilo], ligo 2 Arkivigite je 2012-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, ligo 3[rompita ligilo] (ligoj validaj 2010.7.14)
  10. Georges Duhamel, 1954[rompita ligilo] (ligo valida 2010.7.7)
  11. Vidu ĉe ligo 1[rompita ligilo]. Ankaŭ ĉe ligo2, ligo 3[rompita ligilo], ligo 4 (ligoj validaj 2010.7.7)
  12. (1) Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj[rompita ligilo], Vieno, Aŭstrujo, (2) CDELI[rompita ligilo], Centre de documentation et d’étude sur la langue internationale, La Chaux-de-Fonds, Svisujo, (3) CDELI, (4) Reto de italaj bibliotekoj[rompita ligilo], (5) Katalogo de Universala Esperanto-Asocio, (6) Libropruntejo de Esperanto-Societo Kebekia[rompita ligilo], (7) Katalogo de Kanada Esperanto-Asocio[rompita ligilo], (8) Esperanto Kortrijk (ligoj validaj 2010.7.7)

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Pierre Delaire » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»