Libroteko Tokio
Libroteko Tokio estas eldonejo de esperantlingva literaturo. Sian adreson la eldonejo, kiel klare indikite en la nomo, havas en Tokio, la ĉefurbo de Japanio. Dekomence la eldonejo celis eldonaĵojn en grafike aparte alta preskvalito; el ekonomia vidpunkto tial sencis eldoni plurajn publikaĵojn dulingve kaj en la japana kaj en Esperanto, por atingi pli grandajn aĉetantaron kaj legantaron ol nur la esperantlingvan publikon. Aldone, manpleno da eldonaĵoj estas nur en la japana.
Inter la publikaĵoj de la eldonejo estas interalie:
- Mikronoveloj de Sin'iti Hosi (MATUBA Kikunobu, 1983)
- Praavo kaj la kotokukoj (bildlibro dulingva: en Esperanto kaj la japana, verkis islande Sigrún ELDJÁRN, tradukis Ragnar Baldursson, OOYAMA Sari, 1988)
- Kvin Virinoj de Amoro (verk. IHARA Saikaku, traduko MIYAMOTO Masao, dua reviziita eldono 1989. Unua eldono 1966)
- Divenu do, kion mi faras! (komp. MATUOKA Kyôko, traduko IZUMI Yukio, 1990)
- La arbo... kiu forkuris (dulingve: en Esperanto kaj la japana, verkinto Martin BURKERT, KITAGAWA Hisasi, 1990)
- Etimologia Vortareto Pragmata de Esperanto (YAMASAKI Seikô, 1991)
- Neĝa Lando (verkinto KAWABATA Yasunari, traduko KONISI Gaku, dua reviziita eldono 1992. Unua eldono 1971 de Japana Esperanto-Instituto)
- Fabeloj de Andersen (traduko L.L. ZAMENHOF, kompono Ludovikito, 1992)
- Leteroj el Japanio (Reza KHEIR-KHAH, 1993)
- Japana Esearo n-ro 1 (ITÔ Kanzi kaj aliaj, 1994)
- Japana Esearo n-ro 2 (YAMASAKI Seikô kaj aliaj, 1995)
- Taglibro de Anne Frank (trad. Nora BARTELS, 1997)
- Historieto de Esperanto (ITÔ Kanzi, 1998)
- Japana Esearo n-ro 3 (DOI Ĉieko, ŜIMIZU Koiĉi kaj aliaj, 2003)
Krome ekde la jaro 1998 aperas la libroserio Raportoj el Japanio - de 1998 ĉiujare eldoniĝas volumo de eseoj kaj mallongaj raportoj pri diversaj aspektoj de la japana vivo el la antaŭa jaro, ĉiuj verkitaj de HORI Jasuo. En 2011, la numero atingis 14. La eldonejo Libroteko Tokio tamen eldonis nur la unuajn 11 volumojn, ĝis la jaro 2008, kaj tiam transdonis la pluan publikadon de la serio al la eldonejo Horizonto:
- Raportoj el Japanio 1 (1998)
- Raportoj el Japanio 2 (1999)
- Raportoj el Japanio 3 (2000)
- Raportoj el Japanio 4 (2001)
- Raportoj el Japanio 5 (2002)
- Raportoj el Japanio 6 (2003)
- Raportoj el Japanio 7 (2004)
- Raportoj el Japanio 8 (2005)
- Raportoj el Japanio 9 (2006)
- Raportoj el Japanio 10 (2007)
- Raportoj el Japanio 11 (2008)