Vortordo en Esperanto

Vidate desupre kaj grandskale, la termino vortordo en Esperanto signifas «la kutima ordo de la frazpartoj en Esperanto».

Ĉar Esperanto estas «milde sinteza lingvo»[1], tial la ordo de ĝiaj frazmembroj estas multe pli varia ol en la rigidordaj lingvoj analizaj, kaj estas uzata (de diversaj esperantistoj diversgrade) pragmatike, laŭ la tema-remaa dispozicio.[2]

La principoj redakti

La varia, «libera» vortordo Esperanta ne estas arbitra, ĝi esprimas logikajn kaj komunikajn rilatojn inter la vortoj. Parolantoj adaptas la vortordon

  • al sia komunika celo,
  • al sia emocia stato,
  • al la prozodio.

Komunika aranĝo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tema-remaa dispozicio.

En la analizaj lingvoj la vortordo servas por apartigi la frazmembrojn (ekz‑e SVO), kaj tiun sian funkcion ĝi plenumas kadre de ĉiu unuopa frazo; priskribante la vortordon en tia lingvo oni ekzamenas apartajn frazojn izole.

Male, en Esperanto la vortordo spegulas la pensofluon kaj la parolsituacion, tial por esplori ties vortordon necesas atenti la kuntekston, plurajn frazojn. Kaj anstataŭ frazmembrojn oni apartigas elementojn komunikadajn, la temon (la konataĵon, pri kiu oni informas) kaj la remaon (la propre informan parton). Tiujn komunikadajn rolojn povas plenumi diversaj frazmembroj.

La objektiva vortordo redakti

En la normala, glata pensofluo oni iras de konataĵoj al novaĵoj, unue oni indikas la temon, kaj poste la remaon. Ĉi tian vortordon la lingvistoj de la Praga skolo nomas la objektiva vortordo . Ekz‑e

Hieraŭ falis granda hajlo; ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn.[3]

(Ĉi tie kaj poste en la ekzemploj graseta tiparfasono markas la temon; kaj kursivo, la remaon.)

La unua subpropozicio enkondukas novan elementon de la parolsituacio: «grandan hajlon»; ĝi estas la remao. Enkondukinte la hajlon, la parolanto implice enkondukis la hajlerojn, el kiuj la hajlo konsistas. Tial por la dua subpropozicio ĉiuj hajleroj estas la temo; kaj la informo, la remao estas ilia maso.

Frazmembre la unua remao estas subjekto, kaj estkiel remao tiu subjekto aperas en la fina pozicio de la frazo; la dua remao estas mezura adjekto. En la dua subfrazo la subjekto estas la temo, kaj tial ĝi staras komence de la frazo.

 
La frontpaĝo de «La Rabistoj» (1908).

Alia ekzemplo. Sur la frontpaĝo de «La Rabistoj» aperas la informo: «El germana lingvo tradukis D-ro L.L. Zamenhof». La subjekto (LLZ) estas la remao (Kiu tradukis? — LLZ), tial ĝi staras fine, post la predikato[noto 1]. En ĉi tiu situacio ĉi tiu vortordo estas la plej normala kaj rekomendinda. Se ĝin rearanĝi laŭ la preskriboj de gramatikistoj: «D-ro L.L. Zamenhof tradukis el la germana», tio esprimus alian penson (El kiu lingvo tradukis LLZ? — El la germana). Tia vortordo konvenus ekz-e en la informo «„Hamleto“n Zamenhof plutradukis el la germana traduko».

La subjektiva vortordo redakti

Parolo emocia aŭ emfaza povas devii de la objektiva vortordo: la parolanto hastas esprimi la ĉefan, la informan parton (la remaon), kaj nur poste aldoni la temon. Tian vortordon oni nomas subjektiva. Ekz‑e

Belan vidon ili prezentis![4]
(Objektive: Ili prezentis belan vidon. )

Saluton, heroldo matena, tro frue, tro frue vi krias [5]
(Objektive: Vi krias tro frue, tro frue.)

Nur en mallumo vivas la vampiroj.[6]

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto … (La Bulonja Deklaracio)

La esperanta prozodio ne estas normigita, tamen ĉe multaj esperantistoj la remao estas prononcata kun aparta intonacio (kun la fraza akcento). Ĉe la subjektiva vortordo la antaŭmetita remao migras kune kun tiu intonacio (kun la akcento) nekutima komence de la frazo, kaj tio ĝin speciale emfazas (skribe tiun intonacian emfazon oni ofte signas per kursivo). Tiu intonacio rompas la glatan parolfluon, ĝi signalas novan pensoturnon, kiel ni vidas en la Bulonja ekzemplo; tia vortordo estas nemalofta en la difinoj, interalie en la enciklopedioj (kaj ankaŭ en Vikipedio ☺), kiuj ja ne estas unulinia teksto. Sed difinoj povas aperi ene de la parolfluo, kaj en tia okazo ili aperas en la objektiva vortordo, ekz‑e

Ekzistas frazoj, en kiuj la supraj karakteriziloj estas rilatigitaj al la subjekto pere de verbo, kies rolo estas nur precizigi la naturon de tiu rilato. Tian verbon oni nomas kopulo …[7]

Sintaksaj aranĝoj redakti

Ĝis nun ni parolis pri grandskala vortordo en la indikaj propozicioj (ĝuste tiajn frazojn kaj sintaksan nivelon oni kutime konsideras parolante pri tipologia vortordo, ekz‑e SVO ktp). Tamen eblas konsideri la vortordon ankaŭ etskale, desube, atentante la internon de la frazmembroj. Tie ni trovas pli striktan sintakson ĉe diversaj gramatikiloj (prepozicioj, konjunkcioj ktp). Ankaŭ la formo de la demandoj apartenas al tiu speco.

Tiaj pli striktaj reguloj estas pli evidentaj kaj pli similaj al iliaj respondaĵoj en la analizaj lingvoj; tial ili estas detale priskribitaj en la gramatikoj kaj instruataj en la lingvokursoj. Tiel ekz‑e la Kaloĉaja artikolo «Vortordo» en la Enciklopedio de Esperanto preskribas, interalie, ke

La vortetoj ankaŭ, nur kaj ne staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas. (…) En ĉefpropozicioj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de l’ dependa frazo rilatas …

Prozodio redakti

Kaloĉajo krome rimarkigas:

En frazoj, kiuj montras post rekta parolo la parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se la subjekto estas persona pronomo. Do: «„Venu“, diris Johano.» Sed: «„Venu“, li diris.»…

La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de l’ frazo, ĉar tiamaniere, kiel Zamenhofo rimarkigis[noto 2], ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. Ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo.

Kaloĉajo klarigas, kial «li diris» preferindas ol «diris li» (pro la fiksakcenta prozodio de Esperanto); sed li neniel klarigas la rekomendon pri «diris Johano». Nu, la motivo estas la tema-remaa dispozicio: «Johano» estas la remao, tial ĝi aperas en la frazofina, remaa pozicio.

En la formo «li diris» la prozodio superregas la komunikan (pragmatikan) vortordon — probable ĉar la rutina «li diris» estas perceptata bloke, kvazaŭ unu simpla konjugacia tuto. Simile:

Tamen kiam la remaeco de unusilaba pronomo estas grava, tiam ĝi ja aperas en la pozicio remaa (kaj tiam ĝi portas la plenan frazan akcenton, en tia okazo ĝi ne estas enklitiko), ekz‑e:

Pri la kapvortoj kaj difinoj en ĉi tiu eldono respondecas mi, pri la nacilingvaj tradukoj sole nur la respektivaj nacilingvaj respondeculoj[8]

Misprezento en lerniloj redakti

Katenite per la rutino de analizaj lingvoj, multaj esperantaj gramatikoj kaj lerniloj trudas la SVO-aranĝon ankaŭ al nia lingvo, ekz‑e:

La norma vortordo estas: subjekto, predikato, objekto, adjekto. (PAG, §272)

La baza ordo de frazpartoj sekvas la ĉi-postan modelon …:

subjekto – ĉefverbo – objekto – aliaj frazpartoj …

Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn … (PMEG 34.1).

Ĉi tiuj asertoj estas malĝustaj plurrilate.

Unue, ili estas miskonceptaj. En Esperanto, samkiel en aliaj sintezaj lingvoj — kiaj la klasikaj Latino kaj la malnovgreka, la lingvoj nordslavaj, la hungara (la gepatra lingvo de Kaloĉajo!) — la grandskala vortordo ne estas afero sintaksa (kia ĝi estas en la lingvoj analizaj, ekz‑e la angla aŭ la franca), sed ĝi estas afero pragmatika; ĝi do esprimendas ne per la nociaro frazmembra (subjekto, objekto, predikato…) sed en la terminoj komunikadaj (temo, remao, kuliso, ligilo…).

Due, tiuj asertoj malveras fakte: jam en la Fundamenta Ekzercaro abundas kontraŭekzemploj (kelkaj estas cititaj ĉi-artikole).

Trie, oni konfuzas remaecon kun emfazo. La ekzercaraj frazoj:

Sur la tero kuŝas ŝtono [FE §6]
Antaŭ la domo staras arbo [FE §8]

entenas sintaksan inversion, sed estas absolute senemfazaj, ili estas en la objektiva vortordo. Kaj male, se rearanĝi ilin laŭ PAG-PMEGa ordo:

Ŝtono kuŝas sur la tero.
Arbo staras antaŭ la domo.

la frazoj iĝos emfazaj, ili ricevos subjektivan ordon. En Esperanto la pragmatika vortordo (temo → remao) ĉefas super la vortordo sintaksa (subjekto → predikato).

Espereble la akademia Raporto pri la vortordo[2] ĝustigos tiun misprezenton.

Notoj redakti

  1. Ankaŭ angle la remao, la nomo de la tradukisto, aperus fine: “The Robbers. Translated by A. Tytler”; la diferenco konsistas en tio, ke por meti la nomon finen la anglalingvanoj bezonas pasivon.
  2. Kaloĉajo aludas la Lingvan Respondon pri «ĉi»:

    Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭpost la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto. (Respondo 52, Oficiala Gazeto IV, 1911, p.2).

Referencoj redakti

  1. J.C. Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. §3.7, p. 35.
  2. 2,0 2,1 Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto. AdE, Oficialaj informoj, №35 (2021-07-14).
  3. Dua Libro, III, §12.
  4. Fabeloj. Vol. 1ª. «Galoŝoj de feliĉo».
  5. Nikolao Hohlov: Chanteclaire.
  6. Vivo de Zamenhof, ĉap. 3ª.
  7. PAG, §26, p. 56.
  8. Jouko Lindstedt: Antaŭparolo al la «Hejma vortaro».

Literaturo redakti