Lingvistikaj aspektoj de Esperanto

libro de John Wells pri lingvistika analizo de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto [1] estas studo de John Wells eldonita de Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo en 1978.

Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto
Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto
Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto
Aŭtoro John Wells
Eldonjaro 1978
Urbo Roterdamo
Eldoninto Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo
Paĝoj 76
ISBN 92 9017 021 2
vdr

Estas scienca, priskribanta analizo de Esperanto. La libro estas ankaŭ tradukita en la germanan kaj la danan.

Recenzoj

redakti
 
 Unu el la malmultaj profesiaj lingvistoj en la Akademio de Esperanto estas la lekciisto pri fonetiko en la Universitato de Londono (University College) John Wells. Kiel novaĵo en la programo de Universalaj Kongresoj 1976 dum la 61-a UK en Ateno oni povis aŭskulti prelegserion de li pri „Lingvistikaj aspektoj de Esperanto“. Tiu materialo, zorge prilaborita, aperis 1978 ĉe UEA (Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo, CED).

Diference al Janton, el kies plumo antaŭnelonge ankaŭ venis valora lingvistika verko (Pierre Janton: Einführung in die Esperantologie, Hildesheim 1978) Wells ofte metas Esperanton en La buntan spektron de diversaj lingvoj de la mondo kaj, komparante kun ili elstarigas certajn trajtojn de la planlingvo en la ĉapitroj Fonetiko, Morfologio, Sintakso, Leksiko kaj Semantiko. ĉiuj ĉapitroj enhavas bibliografiajn indikojn.

Tre utiLaj estas la 110 lingvistikaj terminoj ĉe la fino, kiuj estas ie en la libro difinitaj aŭ klarigitaj. La libreto ne donas kompletan lingvistikan superrigardon pri Esperanto, sed prezentas kelkajn ĉefajn trajtojn. Ĉiu esperantologie iom interesita esperantisto bezonanta lingvistikan (ne nur lernejgramatikan) scion pri Esperanto, nepre studos tiun kiare skribitan libreton kun multe da profito. 
— D. Blanke. Der Esperantist - Numero 099, Januaro (1980)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. tiele literumita ĉe Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, 728 paĝoj, paĝo 577, ISBN 978 1 59569 090 6

Eksteraj ligiloj

redakti