Proklizaĵo kaj enklizaĵo

morfemo, sintakse funkcianta kiel vorto, sed kiu fonologie dependas je la sekva (proklizaĵo) aŭ antaŭa (enklizaĵo) vorto; ekz. en Esperanto, la artikolo ⟨l’⟩ estas proklizaĵo
(Alidirektita el Enklitiko)

En lingvistiko, proklizaĵoj[1] kaj enklizaĵoj[2] (aŭ, alternative, proklitikoj[3] kaj enklitikoj[4]) estas morfemoj, kiuj havas la sintaksajn karakterojn de vortoj, kiuj tamen dependas fonologie sur aliajn vortojn aŭ sintagmojn. Proklizaĵo dependas de vorto(j) post ĝi, dum enklizaĵo dependas de vorto(j) antaŭ ĝi.

PriskriboRedakti

Enklizaĵoj kaj proklizaĵoj estas morfemoj, sed ili ne estas prozodie sendependa.

Ili diferencas de alispecaj morfemoj jene:

  • Ordinaraj vortoj estas kaj sintakse vorteca kaj fonologie vorteca (sendependa de aliaj vortoj). Pro- kaj enklizaĵoj ne estas fonologie vortecaj, nur sintakse vortecaj.
  • Afiksoj estas morfemoj, kiuj estas nek sintakse nek fonologie vorteca; fonologie, ili dependas de nur unu vorto. Sintakse, pro- kaj enklizaĵoj funkcias kiel vortoj. Fonologie, tiuj morfemoj povas dependi de plurvortaj sintagmoj, ne nur unu vorto.

Jen tabelo de la diversaj eblaj trajtoj de morfemoj:

Morfemo Sintaksa vorteco Fonologia vorteco
Ordinara vorto Jes Jes
Afikso Ne Ne
Pro-/enklizaĵo Jes Ne

Sintaksa funkcioRedakti

Proklizaĵoj kaj enklizaĵoj povas havi ajnan gramatikan kategorion, sed ili estas, plej ofte, pronomoj, determinantoj, prepoziciojpostpozicioj.

OrtografioRedakti

Ortografie, klizaĵoj povas esti prezentataj diversmaniere:

  • Kiel apartaj vortoj
  • Kun speciala interpunkcio, ekz. angla ’s “de”, “estas”, “havas”, franca
  • Kiel afiksoj: ekz. latina -que “kaj”

EkzemplojRedakti

En la ĉi-subaj ekzemploj, la simbolo = markas la limon de enklizaĵoj aŭ proklizaĵoj, se la ortografio ne uzas spacetojn por apartigi ilin.

Latinidaj lingvojRedakti

En latino ekzistas la enklizaĵo -que “kaj”:

Latino
senātus populus=que rōmānus
senato popolo=kaj romia-sg
“romiaj senato kaj popolo”

Notu ke la adjektivo rōmanus restas gramatike singulara.

En latinidaj lingvoj, personaj akuzativaj pronomoj estas kelkfoje analizata kiel proklizaĵoj aŭ enklizaĵoj:

La hispana
dá=me=lo
donu=min=ĝin
“donu ĝin al mi”

Ĝermanaj lingvojRedakti

En la angla ekzistas la posesiva enklizaĵo ’s, kiu povas havi kiel predikaton plurvortan sintagmon, malsimile al veraj sufiksoj:

La angla
the queen of England=’s crown
la reĝino de Anglio=poss krono
“la krono de la reĝino de Anglio”

Artefaritaj lingvojRedakti

En Volapuko, pronomoj estas enklizaĵoj, kaj oni esprimas pronomojn kaj demandojn per la enklizaĵo -li:

Volapuko
Löf=ob=li?
amas=mi=ĉu?
“Ĉu mi amas?”

ReferencojRedakti

BibliografioRedakti