Vivo de Zamenhof

biografio de L. L. Zamenhof fare de Edmond Privat
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Vivo de Zamenhof [1] estas biografio pri L. L. Zamenhof, verkita de Edmond Privat. Ĝi aperis unuafoje 208-paĝa en 1920 en Londono ĉe Brita Esperanto-Asocio. Dua eldono sekvis en 1923, 109-paĝa. La dokumento poste eldoniĝis en angla (1931, en traduko de Ralph Eliott) kaj nederlanda (1934) tradukoj kaj pliaj eldonoj en Esperanto. Al tiu el 2007, eldonita de UEA, Ulrich Lins aldonis referencojn, aktualan bibliografion kaj pliajn materialojn.

Vivo de Zamenhof
Vivo de Zamenhof
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1920
Urbo Londono
Eldoninto Brita Esperanto-Asocio
Paĝoj 208
Vikifontaro Vivo de Zamenhof
Information icon.svg
vdr

EnhavoRedakti

La titoloj de la ĉapitroj estas: La gentoj en Litva lando; Infano en Bjalistok; Gimnaziano en Varsovio; Studentaj jaroj; Doktoro Esperanto, idealista profeto; Homarano; Kongresaj paroladoj; Lingvisto; Verkisto; Etika pensulo; Homo ĉe morto.

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

ReferencojRedakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5383, paĝo 446

Eksteraj ligilojRedakti