Atanas D. Atanasov

bulgara esperantisto

Atanas Danĉev ATANASOV (pseŭdonimo: Ada; naskiĝis la 12-an de februaro 1892 en Sofio; mortis en 1981) estis bulgara esperantisto, privata oficisto, antaŭe gimnazia instruisto de literaturo kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto.

Atanas D. Atanasov
Persona informo
Naskiĝo 14-an de februaro 1892 (1892-02-14)
en Sofio,  Princlando Bulgario
Morto 23-an de marto 1981 (1981-03-23) (89-jaraĝa)
en Sofio,  Popola Respubliko Bulgario
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Esperanta agado

redakti

En 1910 li fondis kaj prezidis studentan Esperanto-grupon ĉe la Sofia Universitato. En 1911 li estis sekretario de Bulgara Esperantista Ligo BEL, de 1920 ĝis 1926 vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) kaj redaktanto de ĝia periodaĵo "Bulgara Esperantisto". Li estis prezidanto de BEA de 1927 ĝis 1928.

Verkoj

redakti

Atanasov verkis lernolibrojn, el kiuj unu aperis en 7 eldonoj kaj 36 000 ekzempleroj. Lia Bulgara-Esperanta vortaro kun 30 510 kapvortoj aperis en 1961 en Sofio ĉe la Ŝtata Eldonejo “Nauka i Izkustvo” (630, [2] p. 21x15 cm). Li faris Bulgaran tradukon de « Premières leçons » por blinduloj de Théophile Cart.

Li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

De li aperis la traduko La Familio Gerak de Elin Pelin. Lingvaj studoj troviĝas en La Lingva Esenco de Esperanto (1983).

Verkoj

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Kurso de Esperanto por Bulgaroj

 
 Ŝajne tre bona lernolibro, konsistanta el 25 lecionoj kaj vortlistoj kun EsperantaBulgara vortareto. La fakto, ke ĝi nun aperas en oka (kaj plibonigita) eldono —ĝis 40,000 ekz.— montras, ke ĝi respondas al sentata bezono. La aŭtoro estas pioniro de nia movado, fame konata (interalie) pro sia belega Rememoroj de Esperantisto
— La Brita Esperantisto - Numero 418, Februaro (1940)

Pri La lingva esenco de Esperanto.

 
 Aperis tre utila libro, kies aŭtoron vi corte pli bone konas per la kaŝnomo «ADA". Li forpasis antaŭ tri jaroj, sed liaj esploroj pri esperantologiaj temoj, liaj lernolibroj kaj tradukitaj verkoj donas al ni subtilajn instigojn, egale ĉu ni estas lernantoj de Esperanto aŭ "kontentuloj".

La priparolata libro entenas 23 esperantologiajn eseojn, inter kiuj — miaopinie! — elstaras la artikoloj, titolitaj "Lingvo kaj logiko", "Propraj esprimpovoj de Esperanto" kaj "Utiligo de Esperanto por filologiaj studoj". Jen kelkoj argumentoj resp. problemoj, pri kiuj ADA atentigas la legantojn en la monciitaj artikoloj: La logiko de Esperanto ne eslas komprenenda en senco de matematika precizeco: ĝi (= Esperanto) havas, kiel ĉia homa lingvo, sian logikon. Kaj la propra logiko de Esperanto koncentriĝas en la kombino de difinita formala signo kaj ĝenerala ideo de ĉiu unuopa elemento. Ni nur (kia celo! — T. D.) devos eksenti la esencon de ĉiu el la elementoj de Esperanto kaj akiri kutimon pensi esperantlingve. (El: Lingvo kaj logiko.) Ofte riproĉatas konstruoj de frajoj sub influo de iu nacia lingvo, la enkonduko de t. n. "kontraŭzamenhofaj" nekorektaĵoj. La vero estas inversa: Esperanto ne devas esti lingvo rigida: ĝiaj elementoj povas esti kunigitaj en plej diversaj kombinoj kaj por tio ĝia esprimkapablo estos plifortigata. Juĝu mem, kara leganto, ĉu ADA estas prava aŭ ĉu li eĉ pravas? (El: Porpraj esprimpovoj de Esperanto.) La Esperantologio havus enviindan enstontecon, se ĝi estus konsiderata ne nur de lingvoscienca vidpunkto, sed ankaŭ pli forte de filologia vidpunkto (laŭ ADA "filologio" estas la pli larĝa nocio kaj en ĝi enteniĝas ankaŭ aliaj parencaj al la lingvistiko disciplinoj: etnografio, folkloro, literaturscienco, literaturhistorio k. a.) Ĉar ne ekzistas lando Esperanto, la kompara studado de folkloraj fenomenoj laŭvojo de amasigo de faktoj pere de unu, komuna lingvo Esperanto povas multe kontribui al la tiel nomata "migra teorio de folkloraĵoj”, al kiuj apartenas popolaj kutimoj ĉe gravaj momentoj de la vivo (naskiĝo, bapto, nupto, morto), ritaj kutimoj en la vivo de la terkultŭristoj, de ĉasistoj ktp. Sveltaj knabinoj en ĉiuj landoj: Ĉu vi prcferus esti nomataj en Esperanto poploj, betulaj arbetoj aŭ abioj? Malfermiĝas antaŭ ni vasta kampo por studado de "scienco pri enloĝantoj, kulturo kaj geografio" kaj ni, esperantistoj, povus mildigi la superecan tendencon en la apliko de la ĉi rilata sciencobranĉo, kiu germane nuntempe nomiĝas "Landeskunde". Ŝajnas al mi, ke antaŭ ĉio la ĉapitro "Utiligo de Esperanto por filologiaj studoj" pliaĉigas nian strategion koncerne la enhavon de lernolibroj de Esperantoj [tiel].

Krome vi trovas en la prezentita valorega de prelegoj kaj eseoj ĉapitretojn pri fonetiko, vortfarado, prepozicioj, sinonimoj kaj homonimoj, pri la deveno kaj uzo de kelkaj vortoj kaj pri interpretado de «interlingvistiko". Mi kiel metodikisto tre rekomendas la ADAan libron, ĉar ĝi helpas al ni fariĝi «maltrodogmuloj". 
— Till Dahlenburg. Der Esperantist n125_mar. 1984
redakti

Mallonga nekrologo aperis en Internacia Ĵurnalisto, aprilo 1981. En ĝi estas menciita kiel mortodato la 23-a de marto 1981.

Bildaro

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti