Pirdop

urbo en Bulgario

Pirdop (origine bulgare en cirila alfabeto Пирдоп), estas urbeto kaj komunumo en okcidenta Bulgario, ĉirkaŭ 90 km oriente de Sofio. La urbeto estas parto de la provinco Sofio. Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 6 611 loĝantoj sur areo de 90,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 73 loĝantoj/km². Fakte Pirdop situas tiom proksime de la apuda urbeto Zlatica iom pli okcidente, ke eblas konsideri la du kvazaŭ unu urba areo.

Pirdop · Пирдоп
municipa ĉefloko • urbo en Bulgario

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Bulgario
Provinco provinco Sofio
Poŝtkodo 2070
Demografio
Loĝantaro 6 611  (2024) [+]
Loĝdenso 73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 42′ N, 24° 11′ O (mapo)42.70108424.185707Koordinatoj: 42° 42′ N, 24° 11′ O (mapo) [+]
Alto 696 m [+]
Areo 90,148 km² ( 901 4.8 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Pirdop · Пирдоп (Bulgario)
Pirdop · Пирдоп (Bulgario)
DEC
Pirdop · Пирдоп
Pirdop · Пирдоп
Situo de Pirdop · Пирдоп

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pirdop [+]
vdr

Rilatoj al Esperanto redakti

Ekde 1960 en la urbeto ekzistis Zamenhof-strato, kaj ekde 1961 aldone ekzistis Esperanto-parko.[1] Ambaŭ urbaj lokoj en 2024 ne plu troveblas en mapoj, do evidente ili alinomiĝis post la fino de la 20-a jarcento: en Bulgario ofte oni mise ligas la Esperanto-movadon kun la koncepto de socialismo, kiu post la falo de la Popola Respubliko Bulgario ne plu estis tiom populara.

Konataj urbanoj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
urbokerne
 
banka konstruaĵo