Provinco Sofio
La Sofia provinco - bulgare Софийска област (vidu la artikolon oblasto) - situas en la okcidenta centro de Bulgario, kaj je tri flankoj - norde, oriente kaj sude - ĉirkaŭas la urbon Sofio, kiu mem estas sendependa administra unuo; tamen la bulgaria ĉefurbo estas la aministra centro de la provinco. La provinco havas loĝantaron de ĉirkaŭ 255 000 homoj, kovras areon de 7 059 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 22 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo CO (do "so").
Blagoevgrad | Burgas | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Karĝali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazarĝik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofia provinco | urbo Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca