Provinco Jambol
provinco de Bulgario
La provinco Jambol - bulgare Област Ямбол (vidu la artikolon oblasto) - situas en la sudoriento de Bulgario, sude lime al Turkio. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 152 000 homoj, el kiuj pli-malpli 56 procentaĵoj vivas en la administra centro Jambol. La provinco kovras areon de 3 336 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 5 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo Y.
Blagoevgrad | Burgas | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Karĝali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazarĝik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofia provinco | urbo Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca