Provinco Blagoevgrad

provinco de Bulgario

La provinco Blagoevgrad (bulgare Област Благоевград; vidu la artikolon oblasto) - situas en la sudokcidento de Bulgario, lime al Grekio kaj al Nord-Makedonio. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 323 552 homoj, el kiuj pli-malpli 20 procentaĵoj vivas en la administra centro Blagoevgrad. La provinco kovras areon de 6 449 kvadrataj kilometroj kaj konsistas el 14 municipoj. Veturiloj registritaj en ĝi rekoneblas per la regiona aŭtokodo E. La provinco estas tre montara kaj interalie kovras la montoĉenojn Rila kaj Pirin, kun samnomaj naciaj parkoj.

Provinco Blagoevgrad
Provinco
Gerb blagoevgrad.svg
Blazono

LandoBulgario

Supermara alteco555 m [+]
Koordinatoj42° N, 23° O (mapo)41.7523.25Koordinatoj: 42° N, 23° O (mapo)
ĈefurboBlagoevgrad
- koordinatoj42° N, 23° O (mapo)41.7523.25Koordinatoj: 42° N, 23° O (mapo) [+]
Areo6 449,47 km² (644 947 ha) [+]
Loĝantaro323 522 [+] (2011)

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono [+]
ISO 3166-2BG-01

Provinco Blagoevgrad (Tero)
situo de la provinco en Bulgario


Map
Provinco Blagoevgrad

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Blagoevgrad Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mapo

Pirin (bulgare Пирин [pirin], greke Πιρίν [pirín], antikva nomo orbelos) estas altmontaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrado ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Nord-Makedonio - laŭ difino de la limoj, la montaro situas aŭ en aŭ ĉe la orienta rando de Antikva Makedonio.

la municipoj de la provinco