Provincoj de Bulgario
Ekde la jaro 1999, la ŝtato Bulgario dividiĝas en 28 administrajn unuojn. Ili bulgare nomatas "области", oblasti; singulare "област", oblast. Tiu vorto de administra unuo, kutima ankaŭ en la ŝtata divido de Rusio, Belarusio, Ukrainio kaj Kirgizio, neologisme tradukeblas per "oblasto" aŭ ekvivalento (ekzemple en la germanan lingvon tradukatas Oblast), sed en Esperanto pli kutime nomatas aŭ provinco aŭ regiono aŭ distrikto. Ne jam regas unueco, kiel traduki la vorton al ne-slavaj lingvoj - eĉ en vikipedio ekzemple en la angla lingvo la unuoj de Bulgario jen nomatas "province" en artikolaj titoloj, kaj "district" en kategorionomoj de la vikimedia komunejo. Provizore, sekve de la lingvouzo pri Rusio kaj Ukrainio en la esperantlingvaj artikoloj uziĝas la traduko "provinco". La "oblast"oj de la jaro 1999 pli-malpli korespondas al la 28 "okrug"oj (distriktoj) kiuj en Bulgario ekzistis antaŭ la jaro 1987. Inter la jaroj 1987 kaj 1999, laŭ iniciato de la komunista administrado de la tiama ŝtatestro Todor Ĵivkov, la "okrug"oj estis kunigitaj al naŭ pli larĝaj "oblast"oj, sed en 1999 denove disigitaj.
Ĉiu "oblast"o estas nomata laŭ la urbo de sia centra administrejo. Speciala kazo estas la nacia ĉefurbo: la urbo Sofio konsistigas urban provincon, kaj la ĉirkaŭaĵo norde, oriente kaj sude de la urbo aldone konsistigas Sofian Provincon nomata laŭ la proksima nacia ĉefurbo, kvankam la urbo Sofio - kie situas la administrejo de la Sofia Provinco - ne estas parto de la teritorio de tiu provinco.
La provincoj plue dividiĝas en sume 260 municipojn ("община", obŝtina).
provinco | loĝantaro (2005) | kresko de loĝantaro (2004/2005) | areo (km²) | loĝdenso (/km²) | municipoj |
---|---|---|---|---|---|
Blagoevgrad | 334,907 | -0.8% | 6,478 | 51.70 | 14 |
Burgas | 418,925 | -0.2% | 7,618 | 55.00 | 13 |
Dobriĉ | 206,893 | -0.8% | 4,700 | 44.02 | 8 |
Gabrovo | 135,780 | -1.2% | 2,053 | 66.96 | 4 |
Ĥaskovo | 268,335 | -0.7% | 4,033 | 66.53 | 11 |
Jambol | 147,906 | -1.1% | 4,209 | 35.14 | 5 |
Karĝali | 159,878 | -0.7% | 4,032 | 39.65 | 6 |
Kjustendil | 154,468 | -1.2% | 3,027 | 51.03 | 9 |
Loveĉ | 159,214 | -1.3% | 4,134 | 38.99 | 8 |
Montana | 166,775 | -2.0% | 3,595 | 47.35 | 11 |
Pazarĝik | 300,092 | -1.0% | 4,393 | 68.31 | 11 |
Pernik | 142,251 | -1.3% | 2,377 | 59.84 | 6 |
Pleven | 305,025 | -1.5% | 4,216 | 73.64 | 11 |
Plovdiv | 707,570 | -0.2% | 5,973 | 118 | 18 |
Razgrad | 140,743 | -1.0% | 2,648 | 53.15 | 7 |
Ruse | 256,835 | -0.7% | 2,616 | 99.07 | 8 |
Silistra | 135,701 | -1.3% | 2,862 | 47.41 | 7 |
Sliven | 211,005 | -1.0% | 3,646 | 47.41 | 4 |
Smoljan | 133,015 | -1.5% | 3,532 | 37.66 | 10 |
urbo Sofio | 1,231,622 | +1.0% | 1,349 | 913 | 24 |
Sofia provinco | 262,032 | -1.1% | 7,277 | 36.01 | 22 |
Stara Zagora | 362,090 | -0.5% | 4,959 | 73.02 | 11 |
Ŝumen | 199,577 | -0.6% | 3,365 | 59.31 | 10 |
Targoviŝte | 136,806 | -1.0% | 2,735 | 50.02 | 5 |
Varna | 457,922 | -0.1% | 3,819 | 120 | 12 |
Veliko Tarnovo | 283,599 | -0.5% | 4,684 | 60.99 | 10 |
Vidin | 117,809 | -2.0% | 3,071 | 39.11 | 11 |
Vraca | 209,124 | -1.7% | 4,098 | 51.89 | 10 |
HistorioRedakti
La naŭ grandaj "oblast"oj, kiuj ekzistis inter la jaroj 1987 kaj 1999 (vidu supre), listiĝas ĉi-sube - dekstre indikiĝas la 28 "okrug"oj de antaŭ 1987 respektive la 28 "oblast"oj de la nuna divido ekde la jaro 1999:
En 1987, la ĝistiame ekzistantaj 28 okrugoj estis transformitaj en 9 grandaj oblastoj. En 1999, la malnovaj okrugoj estis reenmetitaj, sed la nomo "oblast" restis. La 9 grandaj oblastoj estis listitaj sube, kun la antaŭ1987aj okrugoj post1999aj oblastoj enhavataj.
1987-1999 "oblast"o |
nunaj teritorioj |
---|---|
Burgas | Burgas, Sliven, Jambol |
Ĥaskovo | Ĥaskovo, Karĝali, Stara Zagora |
Loveĉ | Gabrovo, Loveĉ, Pleven, Veliko Tarnovo |
Montana | Montana, Vidin, Vraca |
Plovdiv | Pazarĝik, Plovdiv, Smoljan |
Razgrad | Razgrad, Ruse, Silistra, Targoviŝte |
urbo Sofio | urbo Sofio |
Sofia | Blagoevgrad, Kjustendil, Pernik, Sofia provinco |
Varna | Dobriĉ, Ŝumen, Varna |
Blagoevgrad | Burgas | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Karĝali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazarĝik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofia provinco | urbo Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca