Jambol (bulgare Ямбол) estas urbo en sudorienta Bulgario, apud rivero Tundĵa (Тунджа, latine Tonsus). La rivero ĉirkaŭfluas la malnovan urboparton je ties tri flankoj. La urbo situas 93 km de la Nigra Maro kaj estas la administra centro de samnoma provinco.

Jambol
Yambolskyline.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8600 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 70 588  (2022) [+]
Loĝdenso 778 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 26° 30′ O (mapo)42.48241926.503753Koordinatoj: 42° 29′ N, 26° 30′ O (mapo) [+]
Alto 114 m [+]
Areo 90,724 km² ( 907 2.4 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Situo de Jambol

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Yambol [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
la kupole kovrita merkatejo Bezisten en Jambol

La urbo havas ĉirkaŭ 75.000 loĝantojn (2004).

Norde de la urbo situas Kabile – iama bronzepoka setlejo el la 2-a jarmilo a.K., grava regiona centro ĝis la 6-a jarcento.

Sur loko de Jambol staris la bizanca setlejo Diampolis inter la 11-a kaj 14-a jarcento. En la turka epoko (15-a ĝis 19-a jarcento) oni nomis la komunumon Jamboli. Pri tiu epoko memorigas ruinoj de moskeo.

Dum la unua mondmilito, en Jambol troviĝis la plej suda militista Aerŝipa haveno de la germanaj armeaj fortoj.

Nun 10 km okcidente de Jambol situas la usona militista bazo de Besmer.

EsperantistojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

 
la urba teatrejo