Oblasto

(Alidirektita el Oblast)

Oblast (ruse, ukraine kaj kirgize область, bulgare област) respektive voblasc (beloruse вобласць/voblasć) kaj oblisi (kazaĥe облысы/oblısı), (esperante oblasto), en Esperanto laŭvorte "regiono" aŭ "areo", estas geografia nomo de superaj subŝtataj administraj regionoj en Belorusio, Bulgario, Kazaĥio, Kirgizio, Ukrainio kaj Rusio. Krom en tiuj ĉi lingvoj, la termino en simila nacilingva formo estas geografia fakvorto interalie en la angla,[1] finna, franca,[2] germana,[3][4] hispana, indonezia, kataluna, nederlanda, norvega kaj sveda, sed por eviti ĝin esperantlingve, laŭ kunteksto uzatas aŭ la ĝenerala vorto "provinco" aŭ "regiono". Diferencigo inter ambaŭ terminoj aparte sencas pri Rusio, kie ekzistas kaj 49 subŝtataj unuoj nomataj "oblast" – origine administra, politika vorto – kaj 7 subŝtataj unuoj nomataj "kraj" – origine neformala, nepolitika vorto –, tial en la vikipediaj paĝoj pri Rusio la unuoj de nomo "oblast" tradukiĝas al "provincoj" kaj la unuoj de nomo "kraj" al "regionoj".

La retejo Le Monde diplomatique en Esperanto en artikolo de junio 2011 nomas esperantlingve regiono la administran unuon ruse nomatan "oblast", kaj simile priskribe faras multaj aliaj lingvoj en vikipedio (kvankam la grandaj ne-slavaj lingvoj de okcidenta Eŭropo kutime en siaj titoloj rekte uzas la terminon "oblast"), sed la esperanta branĉo decidis pri vortumo "provinco".[5]

Belorusio redakti

Belorusio estas dividita je ses вобласці/voblasci (singulare вобласць/voblasć) plus la aparta ĉefurbo Minsko. Provizore, la vikipedia lingvouzo por ili precipe uzas la vorton "regionoj". Temas pri la Bresta, Homela, Hrodna, Mahilova, Minska kaj Vicebska regionoj.

Vidu ankaŭ: administra divido de Belorusio

Bulgario redakti

Ekde 1997, Bulgario konsistas el 28 области/oblasti (singulare област/oblast), en ne-slavaj lingvoj foje nomataj per la vorto oblast, foje "provincoj", "regionoj" aŭ "distriktoj". Antaŭe, dum 12 jaroj ekzistis naŭ pli grandaj administraj unuoj. Provizore, la vikipedia lingvouzo laŭ la rusia kaj ukrainia modeloj precipe uzas la vorton "provincoj".

Vidu ankaŭ: administra divido de Bulgario

Kazaĥio redakti

Kazaĥio konsistas el 14 regionoj aŭ provincoj, kazaĥe nomataj облыстар/oblıstar (singulare облысы/oblısı/وبلىسى), du urboj kun aparta statuso (Almato kaj Astano, "urboj de respublika signifo", kazaĥe Республикалық маңызы бар қала, Republikalyq mangysy bar qala) kaj plie la urbo Baikonur, ĝis 2050 ludonita al Rusio. Tiuj subŝtataj unuoj pludividiĝas al distriktoj (kazaĥe аудандар/audandar, singulare аудан/audan). La Registaro de Kazaĥio tradukas la vorton oblısı al aliaj lingvoj per "regiono" aŭ ekvivalento, vidu ekzemple angle en la retejoj de la 14 regionaj registaroj, sed en la esperantlingva vikipedio pro la kutimo en la najbara ŝtato Rusia Federacio traduki la vorton область per "provinco" ĝis nun estas la tendenco transpreni la rusian kutimon ankaŭ al Kazaĥio, substrekante la jarojn de rusa influo al Kazaĥio en la sovetunia epoko, kiuj videblis ankaŭ en komuna Esperanto-movado.

Vidu ankaŭ: teritoria organizado de Kazaĥio

Kirgizio redakti

Kirgizio konsistas el sep областтар/oblasttar (singularo область/oblast) kaj du sendependaj urboj.

Vidu ankaŭ: teritoria organizado de Kirgizio

Rusio redakti

En la Rusia Federacio область/oblast estas administra unuo kun malpli da aŭtonomio ol respubliko. Por la subŝtataj unuoj de nomo oblast en Rusio oni nun en Esperanto kutime uzas la vorton provinco.[6]

Vidu ankaŭ: administra divido de Rusio

Ukrainio redakti

Ukrainio konsistas el du sendependaj urboj (Kievo kaj Sebastopolo), unu Aŭtonoma Respubliko (la preskaŭinsulo Krimeo) kaj 24 області/oblasti (singularo область/oblast). Post kiam Rusio aneksis la Aŭtonoman Respublikon Krimeo kaj la urbon Sebastopolo en februaro-marto 2014, la Registaro de Ukrainio fakte ne regas tiujn du subunuojn.

Ankaŭ ukrainiaj esperantistoj nun preferas uzi la vorton provinco por nomi la ukrainiajn subunuojn de nomo область/oblast.

Vidu ankaŭ: Listo de la administraj unuoj kaj plej grandaj urboj en Ukrainio

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. oblast laŭ la angla vortaro Collins Dictionary
  2. oblast laŭ la franca vortaro Larousse
  3. Oblast laŭ la germana vortaro wortbedeutung.info
  4. Oblast laŭ la germana vortaro Duden
  5. La retejo Le Monde diplomatique en Esperanto en julio 2011 pri la "demografia malkresko, kiun konfirmas la popolnombrado de 2010" (esperante)
  6. Kontraste al la supra aserto, ke «por unuoj de nomo oblast en Rusio oni en Esperanto kutime uzas la vorton provinco», rimarkindas, ke la historia Adresaro de la Esperantistoj, kiu aperadis sinsekve inter la jaroj 1890 kaj 1909 en entute 32 publikaĵoj, el kiuj multajn eldonis rekte L. Zamenhofo, jes en multaj lokoj uzas la mallongigon obl. (por oblasto), ne skribas prov. (por provinco), inter tre multaj aliaj lokoj ekzemple ĉe e-isto n-ro 9969 (jen en vikifontaro). La aserto eviti la vorton "oblast'" en Esperanto do validas nur ekde la mezo de la 20-a jarcento, ne historie.