Provinco Burgas

provinco de Bulgario

La provinco Burgas (bulgare Област Бургас; vidu la artikolon oblasto) — situas en la oriento de Bulgario, borde de la Nigra Maro. Ĝi havas loĝantaron de ĉirkaŭ 457 750 homoj, el kiuj pli-malpli la duono vivas en la administra centro Burgaso.

Provinco Burgas
Provinco
Gerb burgas.jpg
Blazono

LandoBulgario

Supermara alteco84 m [+]
Koordinatoj43° N, 27° O (mapo)42.527.25Koordinatoj: 43° N, 27° O (mapo)
ĈefurboBurgas
- koordinatoj43° N, 27° O (mapo)42.527.25Koordinatoj: 43° N, 27° O (mapo) [+]
Areo7 748,1 km² (774 810 ha) [+]
Loĝantaro415 817 [+] (2011)

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono [+]
ISO 3166-2BG-02

Provinco Burgas (Tero)
situo de la provinco en Bulgario


Map
Provinco Burgas

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Burgas Province [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Mapo

La provinca teritorio kovras areon de 7 748 kvadrataj kilometroj — laŭ areo la provinco estas la plej granda de Bulgario. La provinco konsistas el 13 municipoj.

Veturiloj registritaj en la provinco Burgas rekoneblas per la regiona aŭtokodo AA (ĝis 2008 nur A).

La marbordo en la provinco estas grava ripozloko kun sablaj plaĝoj. Ĉiuj municipoj, speciale Nesebar kaj Sozopol, ĝuis amasan konstruadon de ripozejoj en la 2000-aj jaroj. La internacia flughaveno Burgas (BOJ) akceptas flugojn el plej diversaj landoj, aparte multaj turistoj venas somere el Britio, Germanio kaj Rusio.

la municipoj de la provinco

Vidu ankaŭRedakti