Malfermi ĉefmenuon

Bulgara Antologio

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bulgara Antologio [1] [2] estas Esperanta antologio pri la bulgara literaturo. Ĝi estis kunmetita de Ivan H. Krestanov, kunlabore kun Atanasov, Jordanov, Dobrev, Guĝev, Grekov, Stajkov kaj Ŝirakov. La plej grandan parton de la poemoj tradukis Kalocsay. La 248-paĝa libro, kiu pritraktas 40 aŭtorojn, eldoniĝis en Sofio en la jaro 1925.

Bulgara Antologio
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1925
Urbo Sofio
Paĝoj 248
v  d  r
Information icon.svg

RecenzojRedakti

 
 La bone elektitaj rakontoj kaj lerte tradukitaj poemoj gvidas la leganton en la romantike ĉarma lando de bulgaroj. La libro aperigas antaŭ ni la historion kaj vivon de la popolo kun siaj suferoj, noblaj aspiroj kaj nedetruebla fido al pli bela estonteco. 
— 1925, Julio Baghy, Literatura Mondo, paĝo 116
 
 Tiu volumo respegulas la bulgaran literaturon per pli ol 80 tekstoj prozaj aŭ versaj eltiritaj el 40 diversaj aŭtoroj. Pri ĉiu el ili konciza noteto kaj ofte portreto donas biografian informon.
La kampa laboro, la dombesta bredado, la familia medio, la gejunula amo, la militaj agadoj, la patriotaj aspiroj resume la sentoj kaj animo de tuta popolo stariĝas iom post iom dum legado de l' riĉa tekstaro. La prozaĵoj ŝajnas pli karakteraj ol la poemoj, tiuj kvankam tre lerte tradukitaj malfeliĉe ne povas redoni la vortan muzikon kiu faras ilin plaĉaj por bulgara orelo.
La traduko kaj aranĝo de tiu antalogio postulis seriozan laboron pro kio la ĉefa laborinto kaj liaj helpantoj meritas gratulon. Ilia celo montri al alilanduloj el kio konsistas la bulgara spirito, por ke la popoloj pli intime konante unu la alian, pli facile interkonsenti estas tre laŭdinde kaj tuta konforma al interna ideo de nia movado. 
— 1925(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 585
 
 La esperantistaro, en kiu devas esti ne multaj, kiuj konas la bulgaran lingvon, danku al la kompil-tradukinto (des pli, ĉar la laboro estas tre bone farita) de ĉi-tiu antologio por la ŝanco renkonti specimenojn el la bulgara literaturo de plej diversa karaktero. Oni atendas de verkistoj, kiam temas pri la grandaj pasioj kaj altaj ecoj de l’ homaro, ke la literaturo estu universale komprenebla kaj ŝatebla; sed oni vidas per ĉi-tiu libro, ke eĉ la humoraĵoj trovos ridplenan eĥon en iu parto de la civilizita mondo, ĉar ili pritraktas tipojn bone konatajn de ni ĉiuj kaj kreskigas la senton inter alilanduloj, ke la bulgaroj tute ne estas fremdaj homoj.
La libro entenas multajn portretojn de la diversaj 40 geverkistoj kune kun biografietoj verkitaj de l’ kompilinto. Ankaŭ ĉeestas la ĉef-literojn de ĉiu verko alloga ornamaĵo laŭ la bulgara maniero. 
— 1927, E.K.L., Sennaciulo, nro 159 (20 oktobro), paĝo 24

ReferencojRedakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 3955, paĝo 358
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto, en Historio de Esperanto (Léon Courtinat) kaj en Sennaciulo (nro 159, p. 24)

Eksteraj ligilojRedakti