Die Presse estas aŭstria bonkvalita ĵurnalo. Ĝi fondiĝis fare de la entreprenisto August Zang (1807-1888) en la revolucia jaro 1848 laŭ parizaj modeloj.

La fondanto de nia gazeto antaŭe propagandis la vienan bakarton en la franca ĉefurbo. Eble la tipe franca krescentforma bulko "Croissant" estas sekve de aŭstria origino. Surfoto la de li fondita bakejo, fotita en 1909, adreso: 92, rue de Richelieu.
Hodiaŭa markemblemo de "Die Presse".

Establo kaj fermo redakti

 
Frontpaĝo de la 3a de julio, 1848, de la unua numero de la origina Die Presse.

La unua numero de ĉi tiu ĵurnalo eldoniĝis la 3-an de julio 1848 kaj estis pioniro ne nur de la ĵurnalista sed ankaŭ de la teĥnika modernigo de la aŭstria gazetaro. Ekde la 1864-a jaro ĝin malfortigis la foriro de gravaj redaktoroj, kiuj estis fondontaj rivale la gazeton Neue Freie Presse. En 1867 la ĵurnalo ekapartenis al akcia kompanio kaj specialiĝis en publikigado de oficialaj anoncoj. Ĝi ĉesigis sian eldonon en 1896.

Renaskiĝo redakti

Post la Dua Mondmilito la historiisto Ernst Molden refondis la gazetarprodukton sub la malnova tradicia titolo Die Presse. Komence de la 26-a de januaro 1946 la eldonmaniero estis unufoja dum semajne kaj finfine ĉiutaga de post la 19-a de oktobro 1948.

La poste far Fritz Molden, Otto Schulmeister, Thomas Chorherr kaj Julius Kainz eldonita ĵurnalo estas liberalkonservema kaj ekonomiproksima. La eldonkvanto en la jaro 2009 estis 83.300. Grava ĉefredaktisto estis Wolf In der Maur. Inter 2004 kaj 2012 ĉefredaktoris Michael Fleischhacker.

Literaturo redakti

  • A. Wandruszka, Geschichte einer Zeitung , 1958
  • F. Endler, Österreich zwischen den Zeilen, 1973
  • J. Kainz und A. Unterberger (Eld.), Ein Stück Österreich - 150 Jahre Die Presse, 1998
  • 150 Jahre Die Presse, Ekpozicikatalogo, Historia Muzeo de la urbo Vieno, 1998
  • Jim Chevalier, August Zang and the French Croissant: How Viennoiserie Came to France, CreateSpace 2009 (E-book), ISBN 1442145633, 9781442145634

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti