Malfermi la ĉefan menuon

Paula von Preradović

Paula DE PRERADOVIĆ (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1887 en Vieno, mortinta la 25-an de majo 1951) estis aŭstra verkistino kaj rakontistino.

Paula von Preradović
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1887 (1887-10-12)
en Vieno
Morto 25-an de majo 1951 (1951-05-25) (63-jara)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Profesio
Profesio verkisto • poeto • komponisto [#]
Laborkampo poezio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Memortabulo pri la restado de la avo en Vieno.

Ŝi estis la nepino de Petar Preradović, kroata nacia poeto de serba origino. Post la naskiĝo ŝia familio translokiĝis al Pula. Poste ŝi vivis en Kopenhago kaj denove en Vieno. Ŝi edziniĝis al la ĵurnalisto kaj eldonanto de la gazeto Die Presse Ernst Molden, kun kiu ŝi havis du filojn Fritz kaj Otto.

En la 1947-a jaro ŝi verkis la vortojn por la nacia himno de Aŭstrio.

VerkojRedakti

  • Dalmatinische Sonette, 1933
  • Lob Gottes im Gebirge, 1936
  • Ritter, Tod und Teufel, 1946
  • Pave und Pero, 1940
  • Die Versuchung des Columba, 1951
  • Königslegende, 1950
  • Wiener Chronik 1945 (taglibro, publikigita nur en la jaro 1995)