Le Monde de l'Espéranto
publika informa franclingva revuo pri Esperanto
Le Monde de l'Espéranto (france “la mondo de Esperanto„) estas publika informa revuo precipe en la Franca pri la internacia lingvo Esperanto kaj pri komunikaj problemoj en la mondo. Ĝi estas periodaĵo de la organizaĵo Espéranto-France, la landa asocio de UEA en Francio, kiu ĝis la jaro 2000 tradicie nomiĝis Unuiĝo Franca por Esperanto. La redaktan teamon kunordigis Claude Nourmont.
Le Monde de l’espéranto | |
![]() Kovrilpaĝo de la revuo, januaro 2016
| |
Speco | movada revuo |
---|---|
Periodeco | trimonata |
| |
Lando | ![]() |
Urbo | Paris |
Posedanto | Espéranto-France |
Ĉefredaktisto | Claude Nourmont |
Establodato | 1908 |
Lingvo | Franca, Esperanto |
Prezo | 18 EUR jare (membroj) aŭ 30 EUR (eksterlande) |
ISSN | 1628-1942 |
ISBN | {{{ISBN}}} |
| |
EnhavoRedakti
Jen kelkaj kutimaj rubrikoj en la revuo:
- “Actualités„ (aktualaĵoj): raportoj pri agadoj, novaĵoj aŭ eventoj, kiuj prezentis Esperanton ĉu rete, televide, aŭ vive.
- “En couverture„ (frontpaĝe): ampleksa raporto pri specifa temo. Ekzemple: Universala Kongreso.
- “Espéranto-France: aktualaĵoj„: raportoj pri vojaĝoj, konferencoj, agadoj de la asocio kaj en Francujo.
- “Eĥoj„: agadoj por disvastigado de la uzo de Esperanto.
- “Bilingue„ (dulingve): dukolumna teksto Esperante-France.
- “Culture„ (kulturo): informoj pri ekspozicioj, recenzoj de KD-oj aŭ libroj.
- “Carnet de voyages„ (vojaĝnotoj): temas pri rakontoj de vojaĝoj uzante Esperanton.
Eksteraj ligilojRedakti
- “Esperanto-gazetoj tra la tuta mondo: Okcidenta Eŭropo„ ĉe YouTube
- specifa paĝo en la oficiala retejo, kun malnovaj numeroj libere rete legeblaj kaj disponeblaj (france)