Feridomo estas domo por feriado, kiu estas disponigita al gastoj kontraŭ pago dum ia tempo. Ofte feridomoj estas konstruitaj nur tiucele. Kelkaj familioj tamen posedas feridomon nur por memuzo, ekzemple en belaj regionoj.

Kiam la feridomo ne estas parto de tuta feriejo grandas la eblo ekkoni landon kaj homojn.

En multaj regionoj la luado de feridomoj okazas nur semajne. Tiukaze sabato estas plej ofte la alventago. Ofte aldoniĝas aliaj kostoj al la lukosto mem, kiel por akvo kaj elektro, litotukoj aŭ fina purigado.

Luado okazas per turisma oficejo aŭ rekte per la posedanto.

Fotogalerio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti