Gerrit Rietveld
Gerrit RIETVELD (Utrecht, 24-an de junio 1888 - Utrecht, 25-an de junio 1964) estis nederlanda arkitekto kaj meblofasonisto.
Gerrit Rietveld | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1888 en Utreĥto |
Morto | 25-an de junio 1964 (76-jara) en Utreĥto |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Infanoj | Wim Rietveld • Elisabeth Eskes-Rietveld • Jan Rietveld • Gerrit Rietveld jr |
Okupo | |
Okupo | furniture designer • grafikisto • dezajnisto • fotisto • arkitekto |
Verkoj | Rietveld-Schröder-Domo Red and Blue Chair |
TTT | |
Retejo | http://www.gerrit-rietveld.nl/ |
Vivo kaj laboroRedakti
Gerrit Rietveld estis filo de meblofaristo Johannes Cornelis Rietveld kaj lia edzino Elisabeth van der Horst.
La fama seĝo de RietbergRedakti
En 1911 Rietveld startis propran meblofabrikon, dum li vespere studis arkitekturon. Rietveld fasonis la ruĝbluan seĝon en 1917, sub influo de aliaj arkitektoj. En 1919 li mem arkitektiĝis.
En 1924 li fasonis la Rietveld-Schröder-Domon por kaj en kunlaboro kun endoma arkitektino Truus Schröder-Schräder. La domo konstruiĝis en Utrecht. En 1934 li fasonis plurajn domojn en Utrecht.
Dum la Dua Mondmilito Rietveld ne subskribis por la kulturĉambro, tial li ne povis kontinui per fasonado.
Post la milito estis malmulta da interesiĝo por lia verkaro, sed kiam la interesiĝo por De Stijl (la stilo) dum la 1950-aj jaroj revenis, Rietveld ankaŭ akiris pli da mendoj, antaŭ ĉio por registarajn konstruaĵoj.
KonstruaĵojRedakti
Rietveld-Schröder-Domo en Utrecht (1924)
Metz & Co. in Hago
Rietveld recevis "honorkaŭzan" distingon de TU Delft
Internaĵo de la Van Gogh Museum en Amsterdamo