Daĉo[1] (de ruse дача, daĉa Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estas rusa vorto por ĝardena aŭ semajnfina domo, kutime ekster la metropoloj en apudaj kamparanaj regionoj sur relative granda tereno uzata por libertempa ĝardenado kaj ripozado.

Daĉo de Boris Pasternak en Peredelkino

Daĉo estas nur parttempe loĝata de urbanoj, kiuj foriras de urba bruo, troloĝiteco kaj manko de naturo. La koncepto kaj vorto de la rusa penetris ankaŭ ekzemple la germanan.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti