Civetkafo (indonezie kopi luwak) estas la plej multekosta kafo en la mondo (kun prezo kiu varias de ĉ. € 200 ĝis € 750 por kg). Ĉi tiu alta prezo ne estas kaŭzata pro la uzitaj kafberoj, sed pro la tre speciala produktadprocezo.

elfekita Civetkafo en kafoplantejo
Luwak (Azia palm-civeto)
Paradoxurus hermaphroditus

Produktado redakti

La kafbero estas kulturataj sur plantejoj. Poste ĝi estas manĝata fare de la Azia palm-civeto (indonezie luwak, dunomo: Paradoxurus hermaphroditus) el la familio de la viveredoj. La sarkokarpo digestiĝas, sed la grajno restas sendifekta kaj pasas la stomako-intestokanalon. Pro fermentado la grajno ekhavas sian amatan eskvizitan guston. Post tio oni retrovas la grajnojn en la fekaĵo de la civeto. Poste oni lavas la grajnojn. Por kiel eble plej multe konservi la guston, oni leĝere rostas la grajnojn. Ĉar oni malfacile retrovas la elfekitajn grajnojn, la prezo estas tre alta kaj la kafo havas ekskluzivan karakteron.

La produkto inter aliaj troviĝas en la Filipinoj (kie ĝi nomiĝas Kape Alamid), en Vjetnamio, en suda Barato kaj sur la indoneziaj insuloj Sumatro, Javo kaj Sulaveso. Pojare oni produktas nur ĉ. 200 kg da Kopi Luwak.

Kopi estas la indonezia vorto por "kafo" kaj Luwak estas la loka nomo por la viveredo kiu manĝas la krudajn ruĝajn kafberojn.