La akva varano (Varanus salvator) el la ordo de skvamuloj kaj familio de varanedoj troviĝas en Junnan, Gŭangŝji kaj Gŭangdong de Ĉinio, kaj ankaŭ en la Hindoĉina Duoninsulo, Bangladeŝo, Srilanko, la Filipinoj kaj Sumatro, Javo, Kalimantan kaj Sulaveso de Indonezio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akva varano

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Reptilioj Reptilia
Ordo: Skvamuloj Squamata
Subordo: Scleroglossa
Familio: Varanedoj Varanidae
Genro: Varano Varanus
Specio: V. salvator
Varanus salvator
(Laurenti, 1768)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu orientalisa specio havas grandan korpon, dikajn membrojn, longajn kapon kaj rostron, maldikan langon kun forko en la antaŭa parto, voston longan kaj ne facile rompiĝeman. Ĝi longas ĉ. 3 metrojn.

La akva varano estas la dua granda el la lacertoj en la mondo. Ĝi vivas ĉe riveroj kaj ties bordoj en montaroj, humidaj arbaroj aŭ riverbuŝoj kaj lagetoj. Ĝi kapablas naĝi kaj arbogrimpi. Ĝi nutras sin per fiŝoj, salikokoj, birdetoj kaj iliaj ovoj, kaj ankaŭ aliaj reptilioj, musoj kaj insektoj. Foje ĝi eĉ rampas en vilaĝon por ŝteli nutraĵon.

Ĝi surtere moviĝas tre facile, sed ne rapide. Ĝia longa vosto estas flanke platforma. Kiam ĝi estas atakata, ĝi frapas la atakanton per la vosto kaj samtempe gratas per la ungoj kaj mordas per la buŝo. La varano estas tre forta. Ĝi povas facile faligi plenkreskan viron per unu vostfrapo.

Iu ĉeĥo faris eksperimenton: li alligis varanon korpe longan 80 cm. al ĉareto, en kiu oni metis infanon kun pezeco de 16 kilogramoj, la varano fortiris la ĉareton senpene. Poste, kiam alia homo kun pezeco de 60 kilogramoj eksidis sur la ĉareton, ĝi ankaŭ povis movi ĝin kun peno. La varano preferas kuŝi en varmeta akvo, foje kelkajn horojn semove. Kolerita aŭ ekscitita, ĝi eligas sonojn "ĉi, ĉi, ĉi", sed ĝi neniam la unua atakas. La varano estas facile dresebla.

Taksonomio redakti

  • V. s. savanto - oftas en Srilanko.
  • V. s. andamanensis - oftas en la Andamanaj Insuloj.
  • V. s. bivittatus - oftas en Javo, Balio, Lombok, kaj aliaj insuloj en Indonezio.
  • V. s. komaini - plejparte ofta en Tajlando.
  • V. s. macromaculatus - ofta en Tajlando, Singapuro, Sumatro, Borneo kaj proksimaj insuletoj.
  • V. s. ziegleri - oftas nur sur la insulo Obi.

La subspecio V. s. cumingi, V. s. marmoratus kaj V. s. nuchalis estas klasifikitaj kiel sendependaj specioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube